Virginia hamamelido

Virginia hamamelido (latina scienca nomo: Hamamelis virginiana), ankaŭ nomata aǔtune floranta hamamelido estas plantospecio en la familio de la Hamamelidacoj (Hamamelidaceae). Ĝi estas planto el la arbustaro kaj subarbaraĵo en miksarbaroj en la orienta Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Virginia hamamelido

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj ‘‘Saxifragales ‘‘
Familio: Hamamelidacoj Hamamelidaceae
Genro: Hamamelido Hamamelis
Specio: H. virginia
Hamamelis virginiana
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo de la virginia hamamelido (Hamamelis virginiana)
 
deproksima foto de la folio
 
floro kaj frukto de Hamamelis virginiana

Vegetativaj ecoj redakti

La virginia hamamelido (Hamamelis virginiana) estas trunkarbusto, en ĝia hejmregiono ĝi ankaŭ kreskas kiel malalta arbo kun malalta trunko[1]. La somerverda, decidua arbusto atingas altokreskon de 3 ĝis 6 m, malofte eĉ ĝis 10 m. La arboŝelo de la junaj branĉoj estas griza aǔ brunece ruĝe harenhava. La ritidermo estas pli poste helbruna, glata kaj iom skvameca.

La folioj estas alterne starantaj kaj havas avelkorilajn foliojn. La pedunkolo longas 6 ĝis 15 (ĝis 20) mm. La simpla foliplato longas 4 ĝis 17 cm kaj larĝas 2,5 ĝis 13 cm. Ĝi estas larĝe elipta ĝis ronda aǔ renverse ovoforma.

Generativaj ecoj redakti

La forte odorantaj, helflavaj, koralformaj folioj kun longaj mallarĝaj petaloj aperas en aǔtuno kaj frua vintro inter la jam aǔtunkoloraj folioj kaj post la falo de la folioj. La fruktoj estas 10 ĝis 14 mm grandaj ovformaj, lignecaj kapsulfruktoj, kiuj maturiĝas dum la sekvanta somero. La fruktoj ĵetas la du 5 ĝis 9 mm grandajn semojn malproksimen.[2][1]

Kromosomnombro redakti

La Kromosomonombro estas 2n = 24.[3]

Disvastigo redakti

La virgina hamamelido kreskas nature en la orienta parto de Nordameriko de Meksiko ĝis Kanado.La planto preferas nutraĵriĉan, humidan kaj preskaǔ senkalkan grundon.

 
natura disvastejo (1938)

Uzado redakti

Uzado kiel ornamplanto redakti

En Eǔropo la virgina hamamelido vivis nur jam en la 18a jarcento kiel ligna ornamplanto.[4][5] Tiu vintrorezista planto estas plantata de tempo al tempo en la moderaj klimatoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ĝi estas unu el la malmultaj specioj, kiuj floras vintre.

Medicina uzado redakti

Hamamelido estis kuracplanto ĉe pluraj prapopoloj de Nordameriko. Intertempe oni scias, ke la ĉerokoj kaj irokezoj[6] uzas ĝin kiel infuzaĵoj kiel kontraǔdolora rimedo kaj ĉe malvarmumo kaj haǔtaj lezoj. La irokezoj ankaŭ en la ginekologio kaj kiel vomiga rimedo.[6]

Jenaj monografioj por hamamelida akvo, arboŝelo kaj folioj ekzistas de la Eǔropa Medikamenta Agentejo (EMA).[6]

farmacia drogo farado priskribo de la kvalito gravaj enhavosubstancoj uzado
Hamamelidis aqua
(sin. Aqua Hamamelidis,
Aqua Hamamelidis corticis,
Liquor Hamamelidis)
destilaĵo de akva vaporo (mamamelida akvo) el freŝe tranĉitaj aǔ parte sekigitaj branĉoj respektive folioj. etera oleo ĉe surfacaj haǔtlezoj, lokaj inflamado de la haǔto kaj de la mukozoj, por kuraci hemoroidon en la junaj stadioj.
Hamamelidis cortex
(sin. Cortex Hamamelidis)
akvovapora destilaĵo el sekigita kaj malgrandigita arboŝelo de la trunkoj kaj branĉoj Eǔropa medikamenta libro (Ph. Eur.) taninoj (ĉ. 8–12 %), ekzemple tanino de Hamamelido kaj libera gaǔla acido, kaj eteraj oleoj, elagtanino kaj flavoglikozidoj. Ĝi helpas kontraǔ jukado, bruligado, malforta sangado ĉe hemoroidoj (1a kaj dua grado), inflamoj de la mukozoj ĉe la eligo de la fino de la intesto. La popola kuracado uzas hamamilidan rimedon kontraǔ diareo kaj menstruo-problemoj.
Hamamelidis folium
(syn. Folia Hamamelidis)
destilaĵo de akva vaporo de sekigitaj hamamilidaj folioj. Eǔropa farmacia libro (Ph. Eur.) [6][7]
 
Hamamelidis cortex (arboŝelo de hamamelido).

Hamamelis virginica estas homeopatiko (mallongige Ham), kiu estas farata el freŝa arboŝelo de branĉoj kaj radikoj. Ĝi estas uzata kontraǔ vundoj kaj kontraǔ sangado, hemoroidoj kaj vejnaj inflamoj.[8][9]

Sistematiko redakti

La unua priskribo de Hamamelis virginiana okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 124. Ĉe la elekto de la botanika epiteto virginiana Carl von Linné elektis la nomon laǔ la deveno en la orienta Nordameriko. sinonimoj por Hamamelis virginiana L. estas: Hamamelis androgyna WALTER, Hamamelis corylifolia MOENCH, Hamamelis dioica WALTER, Hamamelis macrophylla Pursh, Hamamelis virginiana fo. parvifolia (NUTT.) FERNALD, Hamamelis virginiana fo. rubescens REHDER, Hamamelis virginiana var. angustifolia NIEUWL., Hamamelis virginiana var. orbiculata NIEUWL., Hamamelis virginiana var. macrophylla (PURSH) NUTT., Hamamelis virginiana var. parvifolia NUTT., Trilopus dentata RAF., Trilopus estivalis RAF., Trilopus nigra RAF., Trilopus nigra var. catesbiana RAF., Trilopus parvifolia (NUTT.) RAF., Trilopus rotundifolia RAF., Trilopus virginica (L.) RAF. [10]

Fontoj redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hamamelis virginiana ĉe baumkunde.de, elŝutita 2009/07/10
  2. Frans Vermeulen: Prisma. Ähnlichkeiten und Parallelen zwischen Substanz und Arzneimittel. Emryss, Haarlem 2006, ISBN 978-90-76189-17-8.
  3. Virginia hamamelido ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  4. Joseph-Amedee Lathoud: Materia Medica, Barthel & Barthel, 1996, ISBN 3-88950-017-X
  5. Hamamelis virginianaĉe awl.ch Arkivigite je 2009-02-12 per la retarkivo Wayback Machine, elŝutita2009/07/ 2009
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Tobias Niedenthal, Johannes Gottfried Mayer: “Drink before breakfast and vomit”: Zur Geschichte von Hamamelis in Amerika und Europa. In: Zeitschrift für Phytotherapie 2017; 38(03): 137-144 COI:10.1055/s-0043-108664
  7. Hamamelidis folium – Hamamelisblätter Arkivigite je 2007-06-22 per la retarkivo Wayback Machine auf uni-greifswald.de, abgerufen am 14. Juli 2009
  8. Andrew Lockie, Nicola Geddes: Homöopathie. BLV, München 1996, ISBN 3-405-14719-0.
  9. Manuel Mateu i Ratera: Erste Hilfe durch Homöopathie. Ein homöopathischer Ratgeber für Praxis, Freizeit und Reise. Hahnemann-Institut, Greifenberg 1997, ISBN 3-929271-10-9.
  10. Virginia hamamelido ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Eksteraj ligiloj redakti