Vittorio Magnago Lampugnani

Vittorio Magnago Lampugnani (naskiĝinta la 5-an de marto 1951 en Romo) estas itala arĥitekto, arĥitekturaj teoriisto kaj historiisto same kiel universitata profesoro pri historio de la urbokonstruo ĉe la Svisa Federacia Instituto pri Teĥnologio Zuriko.

Vittorio Magnago Lampugnani
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1951 (1951-03-05) (73-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj italagermana vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo arkitekto • universitata instruisto • verkisto • arkitekturhistoriisto • arkitektura teoriisto vd
Aktiva en ZurikoFrankfurto ĉe Majno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lampugnani estis unu el la protagonistoj de la berlina arĥitekturdisputo, kiu ekflamiĝis je la idealoj de la novkonstruado de la berlina urbocentro post la reunuiĝo de Germanujo. Li propagandas formale disciplinan, lokotipan-kuntekstan kaj estetike daŭreman arĥitekturon sen modernismaj aŭ postmodernismaj petolaĵoj. Kiel verkisto kaj eldoninto de pluraj multatentataj libroj pri la arĥitekturaj historio kaj teorio kaj kiel aŭtoro de multaj traktaĵoj lia pika opinio estas vaste akceptata.

Eksteraj ligiloj redakti