Vladimir Pinheiro SAFATLE (Santiago de Ĉilio, 3-a de junio 1973) estas brazila filozofo kaj profesoro ĉe la Universitato de San-Paŭlo. Li notiĝis publike pro sia agado kiel rubrikisto en la gazeto Folha de S. Paulo.[1]

Vladimir Safatle
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1973 (1973-06-03) (50-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj francaportugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Universitato de San-Paŭlo • Universitato de Parizo 8
Okupo
Okupo filozofo • kolumnisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Filo de eks-gerilanoj Fernando Safatle kaj Ilmeide Tavares Pinheiro, iam partoprenintoj de la armlukto kun la Nacia Liberiga Alianco, Vladimir Safatle naskiĝis en Santiago de Ĉilio, en 1973.[2] Devintigitaj al la konstruo de ĉilia socialismo, lia familio translokiĝis al Brazilo pro la puĉo kiu enestrigis Augusto Pinochet, kiam Vladimir ankoraŭ estis kelkmonatjara bebo. En Brazilo, ili loĝis unue en Braziljo kaj ekde 1987, en Goiânia, kiam sia patro ekestis Sekretario de Planado por la registaro de Gojaso.[2] Malgraŭ nasko en Ĉilio, Safatle konsideras sin mem gojasano, ĉar li kreskis tie.

En 1991, li transloĝiĝis al San-Paŭlo, kie li ekstudis universitate.[2] Li studis samtempe propagandon ĉe ESPM kaj filozofion ĉe la Universitato de San-Paŭlo (USP). En 1997, li finis sian magistron pri filozofio ĉe la Universitato de San-Paŭlo sub la gvido de Bento Prado Júnior, titole "Amo surface: Jacques Lacan kaj la ekesto de la malcentrigita subjekto". En 2002, li doktoriĝis ĉe la Universitato de Parizo VIII pri "Spacoj kaj transformoj de filozofio", sub gvido de Alain Badiou. Sia doktora tezo titolita "La pasio de negativo: manieroj de subjektigo kaj dialekto en Lacan-a kliniko", estis eldonita en 2006 de Eldonejo UNESP. Ekde 2003, Vladimir Safatle estas profesoro en la Filozofia Departamento ĉe la Universitato de San-Paŭlo, kaj invitita profesoro en kelkaj eŭropaj altlernejoj.

Elde 2011, li estas semana rubrikisto por la brazila gazeto Folha de S. Paulo.[3]

En la 30-a de septembro 2013, post longa periodo de alproksimado, Safatle aniĝis al la Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL)[4], kiam la subŝtata organizaro invitis lin por esti la kandidato por la registaro de la subŝtato San-Paŭlio. La partio poste decidis elekti Gilberto Maringoni kiel kandidato, tamen.

Intelekta trajektorio redakti

En siaj verkoj, li proponas relegon de la dialektika tradicio per la psikoanalizoteorio de Jacques Lacan, kar reformo de klasikaj kategorioj de la marksisma pensado, kiel fetiĉismo, kritiko kaj rekono.[5] Li estas unu el la responduloj por publiki gravan studon pri la brazila milita diktaturo kaj siaj branĉaĵoj en la nuntempo, titolita: Kio restas el la diktaturo: la brazila escepto (Boitempo, 2010). Li ankaŭ publikis kontribuaĵoj al la filozofio de muziko, kultura kritoko kaj la psikanaliza teorio. Li ankaŭ verkis la enkondukon al la brazila traduko de la verko Bonvenon al la deserto de la realo (Boitempo, 2003), la la slovena filozofo Slavoj Žižek.

Vladimir Safatle prezentiĝas ofte kiel komentaristo en televidaj programoj kaj instruis publike en eventoj kiel "Ocupa Sampa" kaj "OcupaSalvador", inspiritaj el la movado Okupu Wall Street.

Verkoj redakti

  • 2003 - Um limite tenso: Lacan entre a filosofia e a psicanálise. São Paulo: Unesp.
  • 2004 - O tempo, o objeto e o avesso: ensaios de filosofia e psicanálise. Belo Horizonte: Autêntica.
  • 2006 - Sobre arte e psicanálise. São Paulo: Escuta.
  • 2006 - A paixão do negativo: Lacan e a dialética. São Paulo: Unesp.
  • 2007 - Lacan. São Paulo: Publifolha.
  • 2007 - Ensaios sobre música e filosofia. São Paulo: Humanitas.
  • 2008 - A filosofia após Freud. São Paulo: Humanitas.
  • 2008 - Cinismo e falência da crítica. São Paulo: Boitempo.
  • 2010 - La passion du négatif : Lacan et la dialectique. Hildesheim: Georg Olms Verlag.
  • 2010 - Fetichismo : colonizar o Outro. Rio de Janeiro: Civilização Brasileira.
  • 2010 - O que resta da ditadura: a exceção brasileira. São Paulo: Boitempo.
  • 2012 - A esquerda que não teme dizer seu nome. São Paulo: Três Estrelas.
  • 2012 - Grande hotel abismo: por uma reconstrução da teoria do reconhecimento. São Paulo: WMF Martins Fontes.
  • 2015 - Circuito dos afetos: corpos políticos, desamparo e o fim do indivíduo. São Paulo: Cosac Naify.[6]

Referencoj redakti

  1. Buarque, Daniel. A Nova República acabou, diz filósofo Vladimir Safatle (portugale). UOL Notícias. UOL (15-a de marto 2015). Alirita 14-a de majo 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 Gabriela Sá Pessoa kaj Tiago Mota (14-a de decembro 2011). Sociedade "pós-sushi". Cásper Líbero. Arkivita el la originalo je 2014-01-12. Alirita 12-a de marto 2014.
  3. Vladimir Safatle - Colunistas - Folha de S.Paulo (portugale). Alirita 12-a de marto 2014.
  4. Vladimir Safatle filia-se ao PSOL! (1-a de oktobro 2013). Alirita 12-a de marto 2014.
  5. Silvio Carneiro Breve biografia comentada de Vladimir Safatle. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 12-a de marto 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-05-16.
  6. Cosac Naify | O circuito dos afetos. editora.cosacnaify.com.br. Alirita 21-a de januaro 2016.[rompita ligilo]