Vojka (distrikto Trebišov)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vojka |
Bazaj informoj
redaktiVojka, hungare Véke estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 076 83
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo
redaktiVojka situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 6 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1233. Tiam la kampoj apartenis al Petro Weytke. En 1865 incendio okazis. En 1910 loĝis en Véke 596 da homoj, (594 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Véke apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Véke rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vojka 434 da homoj, (377 hungaroj, 52 slovakoj, 2 ĉeĥoj, 1 ukraino).