Vrbnica
Bazaj informoj redakti
Vrbnica, hungare Füzesér estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. La historia slovaka nomo estis Fišarovce.
- Areo: 5 km²
- Supermara alteco: 105 m
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 072 16
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo redakti
Vrbnica situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, kontaktiĝanta kun Žbince. Michalovce troviĝas 9 km-ojn. La plej proksima fervojo estas en Hatalov 6 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1330 en formo . En 1910 loĝis en Füzesér 344 da homoj, (304 slovakoj, 28 germanoj, 11 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Füzesér apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Vrbnica 738 da homoj, (673 slovakoj, 47 ciganoj, 2 ĉeĥoj, 1 hungaro).