Vrdnik, serbe Врдник, hungare Rednek estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Irig.

Vrdnik situas en la mapo en la verda municipo
Panoramo de Vrdnik
Preĝejo de Vrdnik

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Vrdnik situas sur deklivoj de Fruška Gora.

Historio redakti

Supozeble en 287 la romianoj konstruis turonfortikaĵon. La unua mencio pri la urbeto devenis el 1315 havanta rajton pri bazarado. Ŝajne tiutempe ankaŭ la pligrandigita fortikaĵo ekzistis. En 1804 oni malkovris karbon kaj la minista loko prosperis. En 1911 centralo ekfunkcciis. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Habsburga Imperio, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 1968 la minado finiĝis. En 1999 NATO disbombardis la energian centralon. En 2002 loĝis en Vrdnik 3704 homoj, (2769 serboj, 131 jugoslavianoj, 86 hungaroj, 78 slovenoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti