Vucherens

komunumo de Svislando

Vucherens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 520 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vucherens
Blazono de Vucherens
Blazono de Vucherens
Blazono de Vucherens
Vucherens
Vucherens
Vucherens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 549705 / 163930 (mapo)46.6247222222226.7819444444444Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 47′ O; CH1903: 549705 / 163930 (mapo)
Nombro de loĝantoj 520
Areo 3,27 km²
Alteco 678 m super marnivelo
Poŝtkodo 1502
Komunumkodo 5692
Mapo de Vucherens
Mapo de Vucherens
Mapo de Vucherens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Vucherens situas meze inter Payerne kaj Laŭzano ĉe la nordokcidenta bordo de la rivero Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vucherens kaj la setlejoj La Râpe apud la kantona ĉefvojo n-ro 1 en okcidento, Le Closy ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 140 en nordo de la komunumo, kaj Sarandin norde de la vilaĝo Vucherens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,27 km², de kiuj 21,1% estas kovritaj de arbaro, 66,4% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vucherens limas en nordo al Syens, en oriento al Vulliens, en sudo al Carrouge, en sudokcidento al Ropraz, kaj en nordokcidento al Hermenches.

Trafiko redakti

Tra Vucherens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 140 de Syens al Vevey. En okcidento pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Friburgo al Laŭzano. Pere de la aŭtobuslinio n-ro 62 de Moudon al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1224 kiel Wicherens. En la jaro 1280 Giroldus de Syens posedis bienojn en Sarandin. En la jaro 1300 estis menciita Jean de Vucherens kiel posendanto de la turo en Saint-Martin-du-Chêne. En la jaro 1358 Vucherens apartenis al la savoja Subvoktejo Moudon, kiu sub la berna regado de 1536 ĝis 1798 estis kamparvoktejo kaj ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 2006 distrikto de Kantono Vaŭdo. Ek de 2007 Vucherens formas parto de la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti