Vuissens

komunumo de Svislando

Vuissens estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 204 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vuissens
Blazono de Vuissens
Blazono de Vuissens
Blazono de Vuissens
Vuissens
Vuissens
Vuissens
former municipality of Switzerland • vilaĝoenklavoEksklavo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 44′ 9″ N 6° 45′ 51″ O / 46.73583 °N, 6.76417 °O / 46.73583; 6.76417 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 9″ N 6° 45′ 51″ O / 46.73583 °N, 6.76417 °O / 46.73583; 6.76417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 204
Areo 5,61 km²
Alteco 741 m super marnivelo
Poŝtkodo 1486
Komunumkodo 2049
Mapo de Vuissens
Mapo de Vuissens
Mapo de Vuissens
vdr

Geografio redakti

Vuissens estas friburga eksklavo apartenanta al la Friburga Mezlando en la fontregiono de la rivero Eta Glano, norda alfluanto de Brojo, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la urbo Estavayer-le-Lac. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vuissens (sur aletco de 735 ĝis 741 m s.m.) kaj la setlejoj La Râpe (sur alteco de 675 m s.m. en nordo de la komunumo) kaj La Crause (sur alteco de 756 m s.m. sude de la vilaĝo). Oriente de la vilaĝo troviĝas golfludejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,61 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj de arbaro, 51,0% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]

Najbaraj komununumoj redakti

La komunumo Vuissens estas komplete ĉirkaŭtia de vaŭda teritorio. En nordoriento ĝi limas al Champtauroz, en oriento al Combremont-le-Petit, en sudo al Denezy, en sudokcidento en unu punkto al Correvon, en okcidento al Chanéaz, kaj en nordokcidento al Démoret.

Trafiko redakti

La komunumo Vuissens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas flanka konekta vojo de Champtauroz al Prahins.

Vidindaĵoj redakti

La ĉefa vidindaĵo estas la Kastelo de Vuissens en la centro de la vilaĝo, kiu estis la sidejo de la iamaj Senjoroj de Vuissens. En la jaro 1803 la kastela kapelo estis malkonstruita kaj la kastelo uzita kiel azilejo por malriĉuloj.

Historio redakti

La unuaj dokumentaj mencio de Vuissens datiĝas el la jaro 1200 kiel Vuicens kaj Guicens. Dum mezepoko Vuissens estis aparta senjorujo, al kiu ankaŭ apartenis al najbara vilaĝo Démoret. Ĝis 1598 la posedantoj de la senjorujo 13-foje ŝanĝiĝis. Tiam la urbo Friburgo ĝis aĉetis de Berno, kiu ĝis konkeris jam en la jaro 1536. Friburgo unuigis Vuissens kun Font-La Molière al la Voktejo Font-Vuissens, kies vokta sidejo troviĝis en la Kastelo de Vuissens ĝis 1798. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Vuissens apartenis al la Distrikto Estavayer, poste al la Distrikto Surpierre, kiu en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo estis integrita al la Distrikto Brojo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti