Vyšná Hutka
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/Slovakia_kosice_kosiceokolie.png/330px-Slovakia_kosice_kosiceokolie.png)
Bazaj informoj
redaktiVyšná Hutka, hungare Felsőhutka (felŝOhutka) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Vyšná kaj felső signifas: supra.
- Areo: 4 km²
- Supermara alteco: 197 m
- Loĝantaro: 380
- Poŝtkodo: 040 18
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
redaktiVyšná Hutka situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Košice troviĝas 10 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1293 en formo "Felsewhwtka". En 1910 loĝis en Felsőhutka 352 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Felsőhutka rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj deportiĝis. En 2001 loĝis en Vyšná Hutka 367 homoj, (362 slovakoj, 2 ĉeĥoj, po 1 hungaro kaj cigano).
Vidindaĵoj
redakti- moderna romkatolika preĝejo
Famuloj
redaktiEn Vyšná Hutka naskiĝis hungara kalvinana episkopo Jenő Mikó.