Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders

nederlanda esperantisto
(Alidirektita el W. J. A. Manders)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rethel (apartigilo)

Wilhelmus Johannes Arnoldus (Wiel)[1] MANDERS [wil MANders] aŭ pseŭdonime Rethel (naskiĝis la 24-an de aprilo 1910 en Venlo, mortis la 17-an de januaro 1998 en Venray) estis nederlanda esperantisto, docento pri la antikva greka kaj latina lingvoj. Li estis anstataŭanta ekzamenanto de Nederlanda Katoliko. Manders tradukis el la antikva greka Odiseado de Homero en 1932.

Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders
Persona informo
Aliaj nomoj Rethel
Naskiĝo 24-an de aprilo 1910 (1910-04-24)
en Venlo
Morto 17-an de januaro 1998 (1998-01-17) (87-jaraĝa)
en Venray
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • lerneja majstro
vdr

Menciita jam en Enciklopedio de Esperanto (1933), Wiel Manders fariĝis konata pro sia samjara proza traduko el Odiseado, siaj interlingvistikaj verkoj: doktoriĝa disertacio komparanta Volapukon, Esperanton, Idon, Occidental kaj Novial (Vijf Kunsttalen, 1947) kaj la problem-stariga monografio Interlingvistiko kaj Esperantologio (1950), same kiel pro sia lernolibro Esperanto Leerboek[2] (kun C.B. Zondervan, 1952), kiu atingis sep eldonojn ĝis 1995. Manders estis akademiano inter 1954 kaj 1962.

Verkoj redakti

  • Vijf Kunsttalen. Vergelijkend onderzoek naar de waarde von het Volapuk, Esperanto, Ido, Occidental en Novial. Diss., J. Purmerend: Muusses, 386 p., 1947
  • Interlingvistiko kaj esperantologio. Purmerend: J. Muusses, 77 p., 1950
  • "Esperanto kaj lingvistiko". En: Esperantisto, Praha, n-ro 9, p. 102-103, 1947; Espero katolika, n-ro 387, p. 28; n-ro 388, p.4-5, 1947
  • "Otto Jespersen kaj liaj helplingvaj teorioj". En: Espero Katolika (1948/49) vol. 44, n-ro 382, p.124; n-ro 383, p. 138-139; n-ro 384, p. 140-150; n-ro 385, p. 171
  • "Kunsttalen". En: Levende talen (Groningen 1949), p. 25-42
  • "Latino macaronico". En: Esperantologio II (1961), p. 136-138
  • "Lingua ignota simplicem hominem Hildegardem prolata". En: Journal of Planned Languages n-ro 15 (julio-aŭgusto 1992), p. 9-12

Recenzoj redakti

Pri Vijf Kunsttalen. Vergelijkend onderzoek naar de waarde von het Volapuk, Esperanto, Ido, Occidental en Novial

 
 Ni bedaŭrinde ne havas lokon por ĝin detale recenzi. Ni diru tamen ke ĝia aspektu kaj ĝin enhavo estas tiaj, ke ĉiu Esperanlisto, kiu kapablas legi la nederlandan lingvon, nepre devas ĝin posedi. Ne nur la libro per sia aspekto mem montras la gravecon de la problemo de lingvo internacia, sed ankaŭ ĝi provizos niajn propagandistojn per utilaj konoj pri Esperanto kaj ĝiaj kunkuranto 
— Belga esperantisto n283 (jun 1947)

.


Pri Interlingvistiko kaj esperantologio

 
 Tiu ĉi 78-paĝa libro enhavas la jenajn ĉapitrojn: Interlingvistiko kaj Esperanto; La naturalismo de dr Wall kaj Jespersen; tiu de I. A. L. A.; Taskoj de la esperantologio; Evoluo ek- Esperanto; Lingva korekteco; Kompara esperantologio. 
— Belga esperantisto n298 (apr 1950)

Tradukaĵo redakti

  • Odusseias de Homeros. Zutphen: W.J. Thieme, s.d.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti