Walther Bothe

Walther (Wilhelm Georg) BOTHE (8-an de januaro 1891, Oranienburg, Germanio – 8-an de februaro 1957, Heidelberg, Okcidenta Germanio) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1954 - kun Max Born – pro ellaboro de nova metodo por rimarko de la subatomaj korpuskloj kaj similtemaj malkovroj.

Walther Bothe
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Bothe.jpg
Persona informo
Walther Wilhelm Georg Bothe
Naskonomo Walther Wilhelm Georg Bothe
Naskiĝo 8-an de januaro 1891 (1891-01-08)
en Oranienburg, Reĝlando Prusio, Flag of Germany (1867–1918).svg Germana Imperiestra Regno
Morto 8-an de februaro 1957 (1957-02-08) (66-jara)
en Heidelberg
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Gießen [#]
Familio
Edz(in)o Barbara Below [#]
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • universitata instruisto • kemiisto • matematikisto • nuklea fizikisto [#]
Laborkampo fiziko [#]
Doktoreca konsilisto Max Planck [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Walther Bothe, Stuttgart 1935

Li instruis en universitatoj de Berlin (1920–31), Giessen (1931–34) és Heidelberg (1934–57).

Bothe kaj Hans Geiger en 1926 kolektis informojn pri la Compton-efiko per Geiger-mezurilo. Ili mezuris samtempe energion kaj direkton de fotonoj kaj elektronoj kaj tiel dementis statistikan klarigon de la Compton-efiko kaj klare montris la korpusklan naturon de la elektromagneta radiado.

Li konstatis kun astronomo Werner Kolhörster en 1929, ke la kosma radiado konsistas ne nur el gama-radioj. Bothe en 1930 malkovris nekutiman radiadon, kiun ellasis berilio, bombita per alfa-korpuskloj. Tiun radiadon identigis Siro James Chadwick kiel neŭtronon.

Bothe estis gvidanto de la germana atomenergiaj esploroj dum la dua mondmilito. Li respondecis pri planado, konstruado de la unua germana ciklotrono, kiu estis preta en 1943.