Wenzel Scholz

aŭstra aktoro

Wenzel Johann SCHOLZ (naskiĝinta la 28-an de marto 1787 en Innsbruck, mortinta la 5-an de oktobro 1857 en Vieno) estis aŭstra aktoro.

Wenzel Scholz
Wenzel Scholz.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1787 (1787-03-28)
en Innsbruck
Morto 5-an de oktobro 1857 (1857-10-05) (70-jara)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Habsburga monarkioAŭstra imperio
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post la divorco de la gepatroj (ambaŭ aktoroj) Wenzel pasigis la junulajn jarojn ĉe la patrino Josefa Scholz (fraŭline Haller) kiu ekde 1800/01 aktoris en la trupo de Wilhelm Frasel en Labako. En 1804 li debutis samloke kiel Truffaldin en la ŝilera aĵo Turandot (laŭ Carlo Gozzi). Post akompano de la patrino al Klagenfurt je Ständisches Theater en 1807 li vokitis fare de Joseph Schreyvogel al la Burgteatrejo al Vieno. Tie li la unuan fojon aktoris en novembro 1814; sed malkontentiĝinte pri la roloj ofertitaj (li pli ŝatus rolojn komikajn-sarkasmajn) li ne restis pli ol unu jaro. Post laboro ĉe Theater in der Leopoldstadt, en Klagenfurt kaj en Graz je Ständisches Theater oni ofertis al li en 1826 postenon je la viena Theater in der Josefstadt kie li debutis en aprilo 1826 per la ĉefrolo en la komedio Trüffel, der Diener zweier Herren de Carlo Goldoni. Ege menciindas inter liaj tiamaj roloj la figuro de la konsilantarservisto Klapperl en la komedieto Die schwarze Frau de Karl Meisl. Per tio li famiĝis kiel komikumo en decembro 1826.

Malgraŭ malsufiĉaj kantistaj kapabloj li devis en marto 1827 kanti la rolon de Oberon en la viena premiero de Oberon de Carl Maria von Weber. Pro daŭre ŝanĝantaj direktoradoj, malfavoraj kontraktoj kaj sekva maldungiĝeblo ĉe Burgteatrejo en 1833 (fikulpis prie Karl Carl) li venis finfine je Teatro ĉe la Vieno en 1837 kaj ĉe Leopoldstadt (en 1839).

Legenda iĝis lia kunlaboro kun Johann Nestroy kiu post komenca malŝato donis al li rolojn en la plejmulto de siaj ĝis tiam 69 teatraĵoj. Post la rolo de Povernius Maxenpfutsch (Nagerl und Handschuh, 1832) sekvis Zwirn (Der böse Geist Lumpazivagabundus, 1833), Tatelhuber (Die verhängnisvolle Faschingsnacht, 1839), Melchior (Einen Jŭ will er sich machen, 1842), Klaus (Freiheit in Krähwinkel, 1848), Holofernes (Judith und Holofernes, 1849) aŭ Gabriel Brunner (Kampl, 1852).

GravecoRedakti

Estante de malgranda, ronda korpoformo Scholz jam per ekstero sia ridigis la publikon. Lia komiko ŝuldiĝas grandparte al flegmo kaj al karakterize maltroiganta sekeco humura. Pro burleska baza tono Scholz taksatas la lasta reprezentanto de la pli malnova popolteatra tradicio de arlekeno. Apud la furioza kaj nervoza Nestroy lia ludadmaniero komplete alia evidentiĝis aŭtentika kaj natura; ĝi atestis ankaŭ psikologian (reag)talenton grandan. Ege taŭga rolo, kiun li dum tri jardekoj plenumis kaj evoluigis, estis tiu de Magister Lassenius (Der Weiberfeind in der Klemme, de Theodor Hell).

Postmorte Carl postlasis al Scholz jaran pension de 600 guldenoj kiel "rekompencon". Sub la sekva estrado de Nestroy lia salajro estis ege pli alta. Ĝis la lasta sinprezento en septembro 1857 (rolo de Belzebub, ĉe: Der gutmütige Teufel de Nestroy) Scholz ankaŭ gastadis multloke en Germanlingvio (laste en 1857 en Hamburgo kaj Berlino). Tial li povis reklami ankaŭ ekstere de Vieno tipan aŭstrian popolan komikarton.

FontoRedakti

Patocka, Ralph-Günther: "Scholz, Wenzel", ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 462-463 (tie ĉi interrete)