Widukind de Corvey
Widukind de Corvey, germane Widukind von Corvey, latine Vidukindus Corbeius (naskiĝis ĉ. 925 aŭ 933/35; mortis la 3-an de februaro 973 en Corvey) estis grava saksa monaĥo, historiisto kaj kronikisto.
Widukind de Corvey | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Widukind von Corvey | ||
Naskiĝo | ĉ. 925 aŭ 933/35 en Germanio | |
Morto | 3-a de februaro 973 en Corvey | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Etno | Saksoj vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto verkisto ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Res gestae saxonicae sive annalium libri tres vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiEble li estis ido de duko Widukind, kontrauŭlo de Karlo la Granda. Antaŭ la jaro 942 li iĝis benediktano kiam abatis Volkmaro la 1-a. Antaŭ la ĉefverko Res gestae Saxonicae (pli detale Vidukindi monachi Corbeiensis rerum gestarum Saxonicarum libri tres) li verkis aliajn aferojn kiuj perdiĝis. Li verkis ĝin en la monaĥejo inter 967 kaj 968 en tri libroj; li poste daŭrigis ĝis 973. Li dediĉis la verkon al Mathilde, filino de imperiestro Oto la 1-a, la unua abatino de Quedlinburg.
La kroniko estas farita laŭ strikta plano kaj sentigas imitadon de Salustio. Uzis ĝin i.a. Thietmar de Merseburg kaj Saxo Grammaticus.
Eksteraj ligiloj
redakti- Art. „Widukind von Corvey“ fare de Wilhelm Wattenbach. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 42 (1897), p. 369–370 (tie ĉi interrete)
- Widukind ĉe Geschichtsquellen des deutschen Altertums
- etbiografio ĉe Catholic Encyclopedia (1913)