Blitzingen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Wiler (Blitzingen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Blitzingen (stacidomo).

Blitzingen estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 83 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Blitzingen
Blazono de Blitzingen
Blazono de Blitzingen
Blazono de Blitzingen
Blitzingen
Blitzingen
Blitzingen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 26′ 46″ N 8° 12′ 0″ O / 46.44611 °N, 8.20000 °O / 46.44611; 8.20000 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 46″ N 8° 12′ 0″ O / 46.44611 °N, 8.20000 °O / 46.44611; 8.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 83
Areo 11,81 km²
Alteco 1290 m super marnivelo
Poŝtkodo 3989
Komunumkodo 6055
Mapo de Blitzingen
Mapo de Blitzingen
Situa mapo de Blitzingen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Blitzingen Blitzingen situas en supra Valezo ĉe la bordo de la rivero Rodano, kaj etendiĝas ambaŭflanke de la rivero al flankaj valoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bodme, Wiler, Ammern kaj Gadmen.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,81 km², de kiuj 26,2 % estas kovritaj de arbaro, 34,8 % servas por agrikulturo kaj 1,4 % por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Blitzingen limas en nordo kaj oriento al Grafschaft en sudsudoriento al Ernen, en sudokcidento al Niederwald, kaj en nordokcidento al Bellwald.

Trafiko redakti

Tra Blitzingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Blitzingen datiĝas el la jaro 1203 kiel Blicingen. Dum mezepoko la episkopo de Siono kaj la nobelaj senjoroj de Raron, Restin kaj Blandrate posedis feŭdajn rajtojn en Blitzingen. Blitzingen siatempe apartenis al la supera kvartalo de Goms kaj estis kunsidejo de la Dekono Goms.[3]

Bodmen, kies unua mencio datiĝis el la jaro 1339 sin liberaĉetis en la jaro 1347 de ĉiuj feŭdoj kaj estis ĝis 1848, kiam ĝi estis integrita al Blitzingen, memstara komunumo.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti