Malfermi la ĉefan menuon

Wilhelm Brasse

Pola fotisto

Wilhelm BRASSE (naskiĝis la 3-an de decembro 1917 en Żywiec, mortis la 23-an de oktobro 2012 samloke) – pola fotisto, dum la dua mondmilito kiel malliberulo n-ro 3444 trafis al koncentrejo Aŭŝvico, kie laŭ dispono de SS gvidis sekretan fotan dokumentadon.

Wilhelm Brasse
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1917 (1917-12-03)
en Żywiec
Morto 23-an de oktobro 2012 (2012-10-23) (94-jara)
en Żywiec
Ŝtataneco Pollando
Profesio
Profesio fotisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Naskiĝis kiel nepo de Albert Karol Brasse, devenanta de Alzaco, laboranta kiel ĝardenisto ĉe proprietuloj de la bierfarejo en Żywiec (Habsburgoj). La patrino de Brasse estis polino, kaj la patro fervora patrioto, partoprenanto de la batalo kontraŭ bolŝevikoj en 1920. Profesion de fotisto lernis laborante de 1935 en ateliero "Foto-Korekt" en Katowice ĉe la str. 3 Maja, apartenanta al lia onklino, kie faris portretojn kaj fotojn por legitimaĵo kaj nupto.

Post eksplodo de la milito kaj germana okupo de la urbo rifuzis subskribon de Volkslisto rajtigita al li pro la germana deveno kaj eniro al la germana armeo. Nelonge poste forveturis al Krynica, kie laboris dum certa tempo en fotolaboratorio. Dezirante transiri al la pola armeo en Francio, provis trapaŝi landlimon kun Hungario. Denuncita de lokaj lemkoj malantaŭ vilaĝo Komańcza (distrikto Sanok) dum perpieda ekspedicio tra Bieszczady-montaro, arestita trafis la 31-an de aŭgusto 1940 al la koncentrejo Aŭŝvico.

"Portretisto"Redakti

Post jaroj lian spuron trafis historiistoj de Israelo, kaj de ili eksciis pri li dokumentisto Ireneusz Dobrowolski. La reĝisoro dum kelkaj jaroj kolektis materialojn por dokumenta filmo "Portrecista" (Portretisto), kiu rakontas pri Brasse kaj lia laboro en Aŭŝvico. "Konfeso" de Wilhelm Brasse antaŭ kamerao daŭris 10 tagojn.

Eksteraj ligilojRedakti