Johann Friedrich Wilhelm HARTAN (naskiĝinta la 12-an de novembro 1838 en Vajmaro, mortinta samloke la 22-an de junio 1917) estis germana fotografo kaj eldonisto kies loĝejo, ateliero kaj vendejo troviĝis en Vajmaro, Germanujo (placo Rollplatz 1).[1] Li estis en 1876 kunfondinto de la pormetia societo Thüringer Photographengesellschaft kaj pretis tie kasisti sub la estrado de Karl Schwier.[2]

Wilhelm Hartan
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1838 (1838-11-12)
en Vajmaro
Morto 22-an de junio 1917 (1917-06-22) (78-jaraĝa)
vdr
Fotorefaro de desegnaĵo de Ŝilera domo en Marbach am Neckar de Wilhelm Hartan

Vivo redakti

 
La nuna domo kie estis estinta la ateliero de Hartan, kun vido je Roll-placo; dekstre fone Jakobo-tombejo.

De ĉirkaŭ 1864 li laboris kiel fotisto en Vajmaro. Li fondis sian fotostudion ĉe Jakob-strato antaŭ moviĝo al Rollplatz en 1879.[3][4] Li ankaŭ estis bildkart-eldonisto. De proksimume 1895 li prizorgis galanterian ejon aldone al fotostudio. Pli grava ol tio estas lia fotografia heredaĵo, en kiu li lasis fotojn de vajmaraj konstruaĵoj kiuj estis finfine destinitaj por malkonstruo en favoro de novaj konstruaĵoj aŭ la konstruado de novaj stratoj en Vajmaro, pri kiuj ekzistas ofte nenia alia dokumentado entute. Ĉi tiuj inkluzivas konstruaĵojn ekz. ĉe Frauentorstraße 3 (Vajmaro), kiuj devis cedi al aliaj aferoj, aŭ la muelejon Federwischmühle[5], en kies loko Sophienstift-placo estiĝis. Lia kliŝo de Federwisch-muelejo estas ekzemplo de tre frua vajmara stratfotarto.[6] Angulo inter Schützen-strateto kaj Hummel-strato ankaŭ ŝanĝiĝis kaj danke al Hartan oni konas la aspekton pli fruan.[7] Li ankaŭ dokumentis la malnovan poŝtejon ĉe Schützen-strateto nr 2.[8] Poŝto iam estis la plej granda transportkomerco de Vajmaro.[9] Li ankaŭ fotis la Kortegan teatron antaŭ ol disfaliĝo. La biendomo de Hartan, kiu estas grava por la fota dokumentado de Vajmaro, troviĝas en la Urba arkivo de Vajmaro en la t.n. Magdlung-kolektoj. Laŭ Axel Stefek, Hartan postlasis fotografiajn urbajn pejzaĝojn kiuj nombriĝas verŝajne inter la plej malnovaj de Vajmaro. Ekz. havas oni bildon de la placo antaŭ Nova Muzeo laŭ ties ankoraŭ nearanĝita, kvazaŭ virga stato de ĉirkaŭ 1870 nur danke al Hartan.[10] Tial, laŭ Stefek, Hartan kiel loka historifota pioniro maljuste forgesitis.[11] Hartan ankaŭ faris fotografiajn reproduktaĵojn.

Fotis li ankaŭ ekstere de Vajmaro, ekz. la du burgojn de Kranichfeld.[12] Liajn fotojn havigis al si eĉ la novjorka institucio The New York Public Library's Photography Collection.[13][13] Ankaŭ ĉe Rijksmuseum en Amsterdamo troviĝas kelkaj liaj reproduktaĵoj.[14]

La konata Goethe-esploristo Wilhelm Friedrich Bode uzis fruktodone fotojn de Hartan por sia Vajmaro-libro, kiel li konfesas jam en la antaŭparolo.[15] Bode menciis fotografian urbopejzaĝon de Vajmaro kiun Hartan faris en 1867 pri la malnova ĉevalejo, restaĵo de la kavalira antaŭurbo kiujam delonge malaperis.[16] Ĝi estis borde de Ilm kontraŭe al la muelejo Burgmühle.

Kontinuigo fare de la filoj redakti

La filoj de Hartan, Kuno kaj Gustav daŭre prizorgis la fotkomercon ĝis 1949. La fotoj de vidoj kiujn Wilhelm Hartan prenis ankaŭ estis disdonitaj de ili sur poŝtkartoj, kiel ekzemple de la supre menciita Federwisch-muelejo aŭ de la giganta fervojviadukto trans Ilm-rivero kun ses arkoj (1875). Ilian artinstituton nomis oni Photographische Kunstanstalt Gust. Hartan.[17] Gustav eldonis en 1913 tre gravan poŝtkarton, t.n. pri la unua tombo de Friedrich Schiller ĉe Jakobo-tombejo kun foto de 1910 antaŭ la rekonstruo de 1927 de la en 1854 malkonstruita volbaĵo.[18] Mitteldeutscher Rundfunk faris en 2009 dokumentadon pri la destino de la kranio de Ŝilero kie estis elirpunkto foto de Hartan.[19]

Aliaflanke, ili ŝajne ne daŭrigis la luksvaran komercadon ĉar adreslibro de 1919 listigas nur fotejon.[20] En 1939 festitis la 75-a datreveno entreprenfondiĝa.[21]

Referencoj redakti

  1. kun foto de Hartan mem
  2. Photographische Korrespondenz, Kolonjo, 14/1877, p. 18
  3. Gitta Günther: Weimar: Eine Chronik, Kiepenheuer Verlag, Weimar 1996, p. 108.
  4. [[Axel Stefek]]: Lichtbilder auf Papier: Weimars erste Fotografen Sixt Armin Thon, [[Adelbert Schenk]], Ludwig-und-Ignaz-Frisch: Teil III, in: in: Weimar-Jena. Die große-Stadt. Das kulturhistorische Archiv 8/2 (2015) p. 155–168, Konkrete p. 160.. Arkivita el la originalo je 2022-06-10. Alirita 2022-06-10.
  5. https://zeitsprung.animaux.de/124/
  6. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar, 1). Weimar 2016, p. 118.
  7. [1]
  8. [2]
  9. Stefek 2006, p. 95 ss.
  10. gauforum.de La fotografio mem troviĝas en la Urba arkivo.
  11. Axel Stefek: Lichtbilder auf Papier: Weimars erste Fotografen Sixt Armin Thon, Adelbert Schenk, Ludwig-und-Ignaz-Frisch: Teil II: Vom Porzellanmaler zum Fotografen Adelbert Schenk, 1811-1876, ĉe: Weimar-Jena. Die große Stadt. Das kulturhistorische Archiv 8 (2015) Heft 1, p. 5-21. Konkrete p. 11.. Arkivita el la originalo je 2023-10-24. Alirita 2022-06-10.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-07-02. Alirita 2022-06-10.
  13. 13,0 13,1 http://wallachprintsandphotos.nypl.org/catalog/4026
  14. [3]
  15. Wilhelm Bode: Damals in Weimar, dua eldono, H. Haessel Verlag, Leipzig 1923, p. 3.
  16. Bode, p. 53.
  17. Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Weimar 2004, p. 30.
  18. Henze/Stapff 2004, p. 111-112
  19. Schillers Schädel Schicksal (1 videokasedo, 60 min.); scenario kaj reĝisorado de Ute Gebhardt, Landesfunkhaus Erfurt, MDR 2009.
  20. Weimarer Adreßbuch, 1919, p. 62
  21. Stadtarchiv Weimar, nr. 54 5-4/0 H (gazetartikola kolekto), de la 20.12.1939

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilhelm Hartan en la germana Vikipedio.