Wilhelm Lübke
Wilhelm Lübke (n. la 17-an de januaro 1826 - m. la 5-an de aprilo 1893) estis germana arthistoriisto, naskiĝinta en Dortmund .
Wilhelm Lübke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1826 en Dortmundo |
Morto | 5-an de aprilo 1893 (67-jaraĝa) en Karlsruhe |
Tombo | Hauptfriedhof Karlsruhe |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • Virtembergo |
Alma mater | Bonna universitato • Humboldt-Universitato en Berlino |
Familio | |
Edz(in)o | Mathilde Eichler |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto • universitata instruisto • verkisto |
Li studis en Bonn kaj Berlino ; estis profesoro pri arkitekturo ĉe la Berlina Bauakademie (1857–1861) kaj profesoro pri arthistorio ĉe la Politeknikejo en Zuriko (1861–66), la Politeknikejo en Stutgarto (1866–85), kaj la Karlsruhea Instituto de Teknologio en Karlsruhe (1885– 1893). Antaŭ sia arta laboro, li donis instrukciojn pri voĉa kaj piana muziko[1].
Lübke estis unu el la pioniraj verkistoj pri arthistorio en Germanio. Liaj verkoj estis por sia tago kaj sciencaj kaj aprezemaj, kaj rilatigas la epokojn de arthistorio kun la grandaj historiaj periodoj.
Referencoj redakti
- ↑ ADB:Lübke, Wilhelm In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 52, Duncker & Humblot, Leipzig 1906, S. 106–111.