Wilhelm von Biela

aŭstra oficiro kaj astronomo

Wilhelm von Biela (naskiĝis la 19-an de marto 1782 en Roßla, mortis la 18-an de februaro 1856 en Venecio) estis aŭstra oficiro kaj astronomo, de protestantista familio devena de tio, kiu estas hodiaǔ Ĉeĥio, ekzilita en Germanion post, ke lia praulo Friedrich von Biela estis ekzekutita en Prago en 1621 dum tiama religia milito.

Wilhelm von Biela
Wilhelm von Biela
Wilhelm von Biela
Wilhelm von Biela
Persona informo
NomoWilhelm von Biela
Dato de naskiĝo19-a de marto 1782
NaskiĝlokoRoßla
Dato de morto18-a de februaro 1856
MortolokoVenecio
Aĝo je morto73
Okupoj kaj profesioj
Okupojoficiro kaj astronomo
Geografio
ŜtatoAŭstrio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Post studo ĉe la milita lernejo de Dresdeno, li aliĝas al la aǔstro-hungara armeo en 1802 ; kiel kapitano li partoprenas al pluraj kampajnoj kontraǔ Napoleono. Li estis vundita dum la Batalo de Leipzig en 1813.

En 1815 li iris en Pragon kie li studis astronomion sub gvidado de Alois Martin David. Li fakiĝis en la observo kaj la kalkulo de orbitoj de kometoj, la sunmakulo kaj la kaŝadoj de steloj far de Luno.

Li sendepende malkovris plurajn kometojn, malkovritaj de aliaj, notinde C/1823 Y1 (aǔ Granda Kometo de 1823), kaj la periodan kometon 3D/Biela[1] (nun diseriĝinta), kies orbiton la unua li difinis.

Li publikigis plurajn artikolojn pri astronomio kaj unu libron (Die zweite grosse Weltenkraft, nebst Ideen über einige Geheimnisse der physischen Astronomie, oder Andeutungen zu einer Theorie der Tangentialkraft) en Prago en 1836.

Krom la kometo Biela, du kosmaj objektoj estis nomitaj en lia honoro :

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti