William Hamilton (metafiziko)

Sir William Hamilton, 9a Baronet (8a de marto 1788 – 6a de majo 1856) estis skota nobelo kaj metafizikisto. Li estas ofte referencata ankaŭ kiel William Stirling Hamilton de Preston, reference al sia patrino, Elizabeth Stirling.

William Hamilton
Persona informo
Naskonomo William Hamilton
Naskiĝo 8-an de marto 1788 (1788-03-08)
en Glasgovo
Morto 6-an de majo 1856 (1856-05-06) (68-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Balliol College vd
Subskribo William Hamilton (metafiziko)
Familio
Patro William Hamilton vd
Patrino Elizabeth Stirling vd
Edz(in)o Janet Marshall vd
Infanoj Elizabeth Hamilton • Sir William Stirling-Hamilton of Preston, 10th Bt. • Hubert Hamilton • Thomas Hamilton vd
Profesio
Okupo philosopher of mind • verkisto • universitata instruisto • metafizikisto • redaktisto • logikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Du vizitoj al Germanio en 1817 kaj 1820 kondukis William al interesiĝo pri la studo de germana lingvo kaj poste de tiutempa germana filozofio, kiu estis tiam preskaŭ tute ignorita en la universitatoj de Britio. En 1820 li estis kandidato por la katedro de morala filozofio en la Universitato de Edinburgo, kiu iĝis disponebla post la morto de Thomas Brown, kolego de Dugald Stewart, kaj la posta rezigno de Stewart, tamen li estis venkita je politika nivelo fare de John Wilson, (1785–1854), nome la "Christopher North" de la gazeto Blackwood's Magazine. En 1821 li estis nomumita profesoro de civila historio, kaj faris kelkajn kursojn de klasoj pri la historio de moderna Eŭropo kaj la historio de literaturo. La salajro estis 100 pundoj jare, derivita el la loka bierimposto, kaj pro tio estis malregula post iom da tempo. La lernantoj ne estis devigitaj ĉeesti, la klasoj malpliiĝis, kaj Hamilton rezignis kiam la salajro ĉesis. En januaro 1827 lia patrino, al kiu li estis dediĉita, mortis. En marto 1828 li edziĝis al sia kuzino, nome Janet Marshall.

La pozitiva kontribuo de Hamilton al la progreso de la pensaro estas komparative malgranda, sed li stimulis spiriton de kritikemo en siaj lernantoj insistante pri la granda gravo de psikologio kontraŭ la malnova metodo de metafiziko, kaj per la agnosko de la gravo de la germana filozofio, speciale tiu de Immanuel Kant. Lia plej grava verko estas evidente "Philosophy of the Unconditioned" (Filozofio de la Senkondiĉo), nome disvolvigo de la principo ke por la homa limigita menso ne povas esti kono de la Senfineco.