William Lambe, (26-an de februaro 1765 - 11-an de junio 1847) estis angla kuracisto kaj pioniro de vegetarismo.

William Lambe
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1765 (1765-01-17)
en Anglio
Morto 17-an de januaro 1847 (1847-01-17) (82-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Alma mater St John's College
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Li naskiĝis en Warwick, filo de Lacon Lambe, advokato ĉe Hereford. Li estis edukita en Hereford Grammar School, kie li estis ĉefinfano, kaj St John's College, Cambridge, diplomiĝante en 1786, 1789, kaj 1802. Li estis membro de la kolegio la 11-an de marto 1788.

En 1790 li transprenis la praktikon de amiko lia de Warwick kaj en la sama jaro publikigis siajn "Analyses of the Leamington Water". Moviĝante al Londono ĉirkaŭ 1800, Lambe estis akceptita kiel membro ĉe la Kolegio de Kuracistoj en 1804, iĝante cenzuristo (ekzamenisto).

Multaj el liaj pacientoj estis malriĉuloj, de kiuj li ne akceptis pagon. Lambe estis konsiderata ekscentra de liaj samtempuloj, ĉefe pro tio, ke li estis strikta, sed ne fanatika vegetarano, kaj ke lia plej ŝatata preskribo estis filtrita akvo. Li retiriĝis de kuracista praktiko ĉirkaŭ 1840.

Li mortis ĉe Dilwyn, Herefordshire la 11-an de junio 1847 kaj estis entombigita en la familio tombo. Lia filo, William Lacon Lambe, ankaŭ studis medicinon kaj diplomiĝis en 1820 de Caius College, Kembriĝo.