Bubikon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Wolfhausen)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bubikon (stacidomo).
Bubikon
Blazono de Bubikon
Bubikon kun la komandorejo de la Johanitoj vidita de okcidento
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 16′ 11″ N 8° 49′ 13″ O / 47.26972 °N, 8.82028 °O / 47.26972; 8.82028 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 11″ N 8° 49′ 13″ O / 47.26972 °N, 8.82028 °O / 47.26972; 8.82028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6087
Areo 11,58 km²
Alteco 509 m super marnivelo
Poŝtkodo 8608
Komunumkodo 0112
Mapo de Bubikon
vdr

Pri la komunumo redakti

Bubikon estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 6087 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Bubikon situas en la Zurika Oberlando inter Wetzikon kaj Rüti ja proksimume duonhora distanco de Zuriko. Al la komunumo Bubikon apartenas krom la ĉefvilaĝo Bubikon mem la vilaĝetoj Barenberg, Berlikon, Bürg, Wändhüslen kaj Wolfhausen. La teritorio troviĝas en vasta valujo inter Hinwil, Dürnten, Grüningen, Gosaŭo ZH kaj Rüti ZH. En sudoriento la teritorio de la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de Pfannenstil, kie ĝi limas al la komunumoj Hombrechtikon en la distrikto Meilen kaj al Rapperswil-Jona en la Kantono Sankt-Galo.

Trafiko redakti

Bubikon situas sur la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Uster al Rapperswil-Jona kaj estas per ĝi kaj diversaj aŭtobuslinioj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Bubikon situas ĉe la Zurika Oberlandaŭtovojo al Rapperswil-Jona kaj de la aŭtoŝosecirklo ĉe la limo inter Bubikon kaj Hinwil deiras ankaŭ la kantona aŭtoŝoseo tra la pasejo Forch al Zuriko.

Historio redakti

La unuaj dokumentaj mencioj de setlejoj sur la teritorio de Bubikon datas en kuntekstoj de donacoj al la Monaĥejo Sankt-Galo el la jaroj 744 (bieno Perolvinchova, hodiaŭ Berlikon) kaj 811 (Puapinchova, hodiaŭ Bubikon). En la jaro 1192 Diethelm de Togenburgo heredigis siajn bienojn en Bubikon al la Ordeno de Johanitoj. Tio ebligis la konstruadon de la Kavalirejo Bubikon, kiu estas hodiaŭ la plej bone konservita iama johanita komandorejo de Eŭropo. En ĝi hodiaŭ troviĝas muzeo pri la ordeno de la johanitoj. La johanitoj de Bubikon kontrolis en mezepoko vastajn teritoriojn en la hodiaŭa Kantono Zuriko, kiuj en la 15-a jarcento kun la tuta komandorejo venis sub regadon de la urbo Zuriko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti