Derib

(Alidirektita el Yakari)

Derib, per reala nomo Claude de Ribaupierre, naskiĝinta la 8an de aŭgusto 1944 en La Tour-de-Peilz, estas franclingva svisa aŭtoro de bildliteraturo. Pasia pro la Indianoj, li estas la aŭtoro de serioj de bildstrioj popularaj kiel Yakari kaj Buddy Longway: Buddy Longway estas felĉasisto. La intrigo okazas en Usono dum la konkero de la okcidento. Derib, amanto de la ĉevaloj kaj de la indianoj, rakontas la historion de familio. La edzino de Buddy Longway estas indiano, kaj ili havas du infanojn. Derib ankaŭ estas la aŭtoro de granda indiana sagao en du epokoj Celui qui est né deux fois (Tiu kiu naskiĝis dufoje) kaj Red Road (Ruĝa vojo). Li same kreas bildliteraturon dediĉita al la helpo de junuloj en malfacilaĵoj: Jo (prevento de AIDS), No Limits (prevento de la junula perforto) aŭ Pour toi Sandra (prevento de la prostituado).

Derib
Persona informo
Naskonomo Claude de Ribaupierre
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1944 (1944-08-08) (79-jaraĝa)
en La Tour-de-Peilz
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Familio
Patro François de Ribaupierre vd
Edz(in)o Dominique de Ribeaupierre vd
Profesio
Alia nomo Derib vd
Okupo bildliteraturisto • desegnisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Derib en 2016.

Li komencis sian profesian karieron en la studio de la fama bildliteraturisto Peyo, kaj nun Derib estas unu el plej famaj desegnistoj de komikso en Eŭropo. Li desegnas kaj laŭ realisma stilo, kaj laŭ komiksa stilo (simila al tiu de aliaj membroj de la Franc-Belga bildliteraturo, kiel Peyo, Albert Uderzo ktp. inspirita de la stilo de la grupo de Marcinelle), montrante klaran emon al la desegnado de majestaj pejzaĝoj de la Usona Okcidento. Multaj el liaj ĉefaj verkoj montras indianajn Siuojn en protagomismajn rolojn, kaj li foje asertis en intervjuoj ke li sentas grandan admiron por tiu tribo.

Verkoj redakti

  • Attila (desegno), kun Maurice Rosy (scenaro), Dupuis, 4 volumoj, 1969-1974.
  • Yakari (desegno), kun Job (scenaro), Le Lombard, 39 volumoj, 1973-2016.
  • Buddy Longway, Le Lombard, 20 volumoj, 1974-2006.
  • Arnaud de Casteloup (desegno), kun Charles Jadoul, (scenaro), Albin Michel poste Bédéscope, 2 volumoj, 1975-1980.
  • Les Ahlalàààs: L'Impossible Ascension, Dargaud, 1977.
  • Go West, Dargaud, 1979.
  • Jacky et Célestin (scenaro kun Peyo et Gos), kun François Walthéry (desegno), Dupuis, kol. «Péchés de jeunesse», 1982.
  • Celui qui est né deux fois, Le Lombard, 3 volumoj, 1983-1985.
  • Poulain mon ami, Le Lombard, 1985.
  • L'Homme qui croyait à la Californie, Le Lombard, kol. «Histoires et légendes», 1987.
  • Red Road, Le Lombard, 4 volumoj, 1988-1998.
  • Pythagore (desegno), kun Job (scenaro), Alpen Publishers, 3 volumoj, 1988-1990.
  • Jo, Association de prévention du Sida, 1990.
  • Pour toi Sandra, Mouvement du nid, 1996.
  • No Limits, Le Lombard, kol. « Signé », 2000.
  • Dérapages, Mouvement du nid, 2010.
  • Tu seras reine, Le Lombard + AS'Créations, 2012.
  • Le galop du silence, AS'Créations, 2015.