Yi I (hangulo: 이이, hanja: 李珥) naskiĝis en 1536, mortis en 1584), konata sub pseŭdonomo Yulgok (hangulo: 율곡, hanja: 栗谷) – korea filozofo kaj sciencisto. Konsiderata la plej eminenta, post Yi Hwang, konfuceanisma pensulo de Koreio.

Yi I
Sitting Yi I.jpg
Persona informo
이이
Naskonomo 이현룡
Naskiĝo 26-an de decembro 1536 (1536-12-26)
en Kanin
Morto 1-an de januaro 1584 (1584-01-01) (47-jara)
en Hanseongbu
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per malsano [#]
Tombo Q12621504 [#]
Religio Konfuceismo [#]
Lingvoj ĉinakorea [#]
Ŝtataneco Joseon-Dinastio [#]
Familio
Dinastio Q12592814 [#]
Patro Yi Weon-su [#]
Patrino Sin Saimdang [#]
Gefratoj Yi Wu [#]
Profesio
Okupo filozofoverkisto • poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Yulgok naskiĝis en apudmara urbo Gangneung en orienta Koreio. Lia patrino estis alte pritaksata artistino kaj poetino, Sin Saimdang, kiu certigis al la filo akuratecan edukon. Junaĝe li studis taoismon kaj budhismon, post morto de la patrino iris eĉ al monaĥejo en Kŭmgang Monto por iĝi monaĥo. En 1556 forlasis tamen budhismon favore al novkonfuceanismo. Post forlaso de la monaĥejo pasis oficistan ekzamenon komencante karieron en administrado.

 
Portreto de Yulgok sur la nuntempa sudkoreia monbileto de 5,000 ŭonoj

Li kontraŭstaris laŭvortan interpretadon de klasikaj tekstoj substrekante monistan teorion, opozician al konvinkoj de Yi Hwang. Diferencigon inter principo kaj materiala forto reduktis al terminologia diferenco. Kiel pruvis, ili ambaŭ estas nedisigeble ligitaj – principo estas povo ebliganta movon al objektoj, materiala forto tamen moviĝas helpe de principo. Principo mem kapablas nenion krei, sed materiala forto estas ilo por manifestiĝo de la principo. Diferenco inter ili rezultas de la fakto, ke principo estas nelimigita kaj ĉieestanta, materiala forto tamen limigita kaj unudirekta. Koncerne moralon li emfazis signifon de la interna memperfektigado kaj eduko.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Chung, Edward Y. J. (1995). The Korean Neo-Confucianism of Yi Tʻoegye and Yi Yulgok: a Reappraisal of the 'Four-Seven Thesis' and its Practical Implications for Self-Cultivation. Albany: State University of New York Press. ISBN 9780791422755; ISBN 9780791422762; OCLC 30594574

Eksteraj ligilojRedakti