Malfermi la ĉefan menuon

Zagreba universitato

(Alidirektita el Zagreba Universitato)

La Zagreba Universitato - kroate Sveučilište u Zagrebu, latine Universitas Studiorum Zagrabiensis - estas la universitato de la urbo Zagrebo kaj la plej granda universitata institucio en Kroatio. La altlernejo, fondita la 23-an de septembro 1669, estas la plej malnova, kontinue funkciinta universitato de tuta sudorienta Eŭropo. Gravan rolon en la historio universitata ludis ankaŭ la episkopa moŝto Josip Juraj Strossmayer.

Zagreba Universitato
Sveučilište u Zagrebu
Emblemo Zagreba Universitato.svg
Informoj
fondodato la 23-an de septembro 1669
speco ŝtata
jara budĝeto 328,5 milionoj da kunaoj
Situo
urbo Zagrebo, Kroatio
Estraro
gvidanto rektoro Aleksa Bjeliš
Nombroj
nombro de studentoj pli ol 70 000 (2013)[1]
nombro de kunlaborantoj 8 080 (2005)[2]
Diversaĵoj
retejo unizg.hr
Information icon.svg
vdr

Rilatoj al EsperantoRedakti

Ekde la ekesto de Esperanto, multaj universitataj studentoj kaj kunlaborantoj engaĝiĝis por la internacia lingvo. Plejparto el la membroj de la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo estis aŭ estas anoj de la universitato, kaj pluraj tre konataj movadanoj, inter alie ekzemple Tibor Sekelj, Ivo Rotkvić, Ivo Lapenna, Kreŝimir Barkoviĉ, Spomenka ŠtimecNikola Rašić.

Elektitaj studentoj aŭ/kaj instruistojRedakti

ReferencojRedakti