Zarah LEANDER (15-an de marto 1907 en Karlstad; 23-an de junio 1981 en Stokholmo; fakte Sara Stina Hedberg) estis sveda aktorino kaj kantistino.

Zarah Leander
Persona informo
Naskonomo Sara Stina Hedberg
Naskiĝo 15-an de marto 1907 (1907-03-15)
en Karlstad church parish
Morto 23-an de junio 1981 (1981-06-23) (74-jaraĝa)
en paroĥo Oskaro en Stokholmo
Mortokialo apopleksio
Tombo Häradshammar Church
Lingvoj germanasveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Anders Lorentz Sebastian Hedberg
Patrino Mathilda Ulrika Wikström
Edz(in)o Nils Leander • Arne Hülphers • Vidar Forsell
Infano Göran Forsell
Okupo
Okupo kantisto • aŭtobiografo • filmaktoro • teatra aktoro
TTT
Retejo http://www.zarah-leander.de/
vdr

Ŝi prezentis sin en 1929 pro la sveda revua reĝo Ernst Rolf kaj ŝi iĝis per li stelulo. Ŝi surdiskigis 80 kantojn ĝis 1936. Ŝia trarompo okazis en Vieno, la 1-an de septembro 1936, kiam ŝi ludis en opereto Axel an der Himmelstür. Ŝi subskribis kontrakton kun germana Ufa la 28-an de oktobro 1936 kaj de 1937 ĝis 1942 estiĝis ŝiaj plej famaj filmoj: Zu neuen Ufern (1937), La Habanera (1937), Heimat (1938), Es war eine rauschende Ballnacht (1939), Die große Liebe (1942), Der Weg ins Freie (1941), Damals (1942). Zarah Leander restis sveda ŝtatano kaj montris sin ĉiam nepolitika artistino.

Ŝi forlasis Germanion la 10-an de novembro 1942 kaj revenis al Gut Lönö, Svedio, kiun ŝi heredis en 1939.

Post la dua mondmilito, ŝi rekomencis la filmadon, kantadon en Svislando (1947). Poste ŝi ludis ĉefe en teatroj.

Aŭtobiografio redakti