Ĵang Zuolin

(Alidirektita el Zhang Zuolin)

Ĵang Zuolin, Ĉang Colin, Zhang Zuolin (en ĉina 張作霖, en tradicia ĉina =张作霖, en pinjino Zhāng Zuòlín kaj en Wade–Giles Chang Tso-lin; 19a de Marto 1875 - 4a de Junio 1928) estis influa ĉina bandito, militisto kaj militsenjoro dum la Epoko de Militsenjoroj en Ĉinio. La militsenjoro de Manĉurio el 1916 ĝis 1928, kaj la militista diktatoro de la Respubliko Ĉinio en 1927 kaj 1928, stariĝis el banditeco al suprema povo kaj influo.

Ĵang Zuolin
Persona informo
张作霖
Naskiĝo 19-an de marto 1875 (1875-03-19)
en Hajĉeng
Morto 4-an de junio 1928 (1928-06-04) (53-jaraĝa)
en Ŝenjango
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per fervoja akcidento vd
Religio budhismo vd
Etno hanoj vd
Ŝtataneco Respubliko ĈinioDinastio Qing vd
Partio Kuomintango vd
Familio
Edz(in)o Shouyi vd
Infanoj Ĉang Hsueliang • Zhang Xueming • Zhang Xuesi • Zhang Xuesen vd
Profesio
Okupo politikistomilitestro-reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Apogita de Japanio, Ĵang sukcese influis politikon en la Respubliko Ĉinio dum la komencaj 1920-aj jaroj. Aŭtune de 1924 dum la Dua Ĵili–Fengtiana Milito, li invadis kaj akiris kontrolon de Pekino, inklude la ĝistiaman internacie agnoskita registaro Bejĝang, en Aprilo 1926. Lia nomumo kiel granda marŝalo de la Respubliko Ĉinio en Junio 1927 reprezentis la pinton de lia sukceso, sed tio estis tuj sekvita de malvenko: la ekonomio de Manĉurio, bazo de lia povo, estis supertaksita de sia aventuremo kaj kolapsis vintre de 1927; kaj li estis venkita de la Nacia Revolucia Armeo de la Kuomintang estrita de la Generalo Ĉiang Kai-ŝek en Majo 1928.

Ĵang Zuolin kiel Prezidanto la 24an de Majo 1928, antaŭ foriri el Pekino.

Lasinte Pekinon komence de Junio por reveni al Manĉurio, li estis atencmurdita per bombo fare de koleraj oficiroj de la japan-manĉuria Kŭantunga Armeo la 4an de Junio 1928; lia mallonga regado antaŭanoncis la finon de la epoko de ĉinaj militsenjoroj kiu okazis ĉirkaŭ Decembro kaj malfermis la vojon por la tuja invado de Manĉurio fare de la Japana Imperio.

Literaturo redakti

  • Behr, Edward. The Last Emperor. Bantam. 1987. (ISBN 0-553-34474-9).
  • Bonavia, David. China's Warlords. New York: Oxford University Press. 1995. (ISBN 0-19-586179-5)
  • Hata, Ikuhiro. "Continental Expansion: 1905-1941". En The Cambridge History of Japan. Vol. 6. Cambridge University Press. 1988
  • McCormack, Gavan. (1977). Chang Tso-lin in Northeast China, 1911-1928: China, Japan, and the Manchurian Idea. Stanford University Press. ISBN 9780804709453
  • Suleski, Ronald. (2002). Civil Government in Warlord China: Tradition, Modernization and Manchuria New York: Peter Lang.
  • "War?" Arkivigite je 2012-11-07 per la retarkivo Wayback Machine TIME Magazine 8a de Septembro, 1924. Alirita la 24an de Aŭgusto 2011.
  • (2006) Xiao Xaioming: Liaoning, Home of the Manchus and Cradle of Qing Empire. Foreign Languages Press, Beijing. ISBN 7-119-04517-2.