Zoltán Berczik
Zoltán Berczik [bercik], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berczik Zoltán estis hungara tablotenisisto, olimpiano, trejnisto.
Zoltán Berczik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1937 en Novi Sad |
Morto | 11-an de januaro 2011 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Gyula Andrássy High School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | tablotenisisto sporta trejnisto ![]() |
Zoltán Berczik[1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1937 en Novi Sad (Jugoslavio, nun en Serbio), li mortis la 11-an de januaro 2011 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Berczik apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Lia familio translokiĝis al Budapeŝto en 1944. Zoltán Berczik maturiĝis en Békéscsaba. Post jaroj li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li ricevis premion en 1980.
Sporta kariero
redaktiZoltán Berczik konatiĝis pri tabloteniso en Békéscsaba en sia aĝo 14, poste li estis tablotenisisto en Gyula ĝis 1955, pli poste en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 23-foje unuoble aŭ teame inter 1959-1969, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1957-1969 145-foje. Li estis la dua en mondĉampionumoj en 1957, 1959 kaj 1961. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1969, poste li estis trejnisto ankaŭ eksterlande, krome li havis altajn postenojn en la hungara tablotenisa vivo.
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto (2012)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM46477 hungarlingva datenaro de muzeo