Zoltán Bereczki
Zoltán Bereczki [berecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bereczki Zoltán estas hungara aktoro, muzikalkantisto, voĉoaktoro.
Zoltán Bereczki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1976 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2001) |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Bata (en) (2021–) Dóra Szinetár (2005–2013) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
TTT | |
Retejo | http://bereczkizoltan.hu/ |
Zoltán Bereczki[1][2] naskiĝis la 2-an de majo 1976 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Bereczki maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo, dum li sportis kaj muzikis eĉ li frekventis kurson pri kantotekniko de Mária Toldy. Li akiris muzikalistan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2001. Lia ĉefinstruisto estis Tamás Szirtes. Li ricevis rolojn precipe en Teatro Madách kaj Operetoteatro (Budapeŝto). Li ofte estis aŭdebla kaj videbla en Hungara Televizio kaj en kinejaj filmoj. Li ricevis premiojn inter 2005-2015. Li edziĝis en 2005 al Dóra Szinetár, sed en 2013 ili eksedziĝis, dum 2007 filino naskiĝis.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Zuboly
- Romeo kaj Julieta (muzikala versio) - Mercutio
- Jesus Christ Superstar - Pilato
- West Side Story - Tony
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Nekem lámpást adott kezembe az Úr Pesten (1999)
- Sorstalanság (2005)
- Drága örökösök (televizia filmo, 2019)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Eric Balfour, Justin Cornwell, Mackenzie Crook, Eli Marienthal, Eron Otcasek [1]