Zoltán Buczolich [bucolih], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Buczolich Zoltán estis hungara matematikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio (2022).

Zoltán Buczolich
Persona informo
Naskiĝo 1961
en  Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Zoltán Buczolich[1] naskiĝis en 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Buczolich maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1985. Post la diplomo li instruis en la universitato, sed li ankaŭ plulernis samloke. En 1988 li doktoriĝis en la universitato, samtempe li kandidatiĝis (CSc) en la Hungara Scienca Akademio. Li estis lektoro en la universitato (1988–1991), poste docento (1992–2011), pli poste profesoro. Intertempe li doktoriĝis (DSc) en 2007 antaŭ la Akademio, lia habilitiĝo okazis en la universitato en 1999. Li ricevis stipendiojn inter 1997-2001 kaj 2006-2007, premiojn inter 1985-2020.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • ON UNIVERSAL FUNCTIONS AND SERIES (1987)
  • The g-integral is not rotation invariant (1992)
  • Category of density points of fat Cantor sets (2004)
  • Divergence of weighted square averages in L1 (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti