Zoltán Pokorni , laŭ hungarlingve kutima nomordo Pokorni Zoltán estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, instruisto, urbestro.

Zoltán Pokorni
Persona informo
Pokorni Zoltán
Naskiĝo 10-an de januaro 1962 (1962-01-10) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Fidesz vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoltán Pokorni [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1962 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Pokorni abiturientis en sia naskiĝurbo en 1980, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd en 1987. Post siaj studoj li instruis en gimnazio. En 1988 li fondis societon, poste pedagogian sindikaton, kiuj estis sendependaj de la komunistoj. Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 2014. Li estis ministro pri eduko en Unua Kabineto Orbán inter 1998 kaj 2001, ekde 2006 li estas urbestro de Hegyvidék, krome li havis diversajn partiajn kaj parlamentajn postenojn. Li havas edzinon, kiu naskis 4 filojn.

Fontoj redakti