Zoltán Rozsnyai [roĵnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rozsnyai Zoltán estis hungardevena usona dirigento, orkestrestro.

Zoltán Rozsnyai
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1926 (1926-01-29)
en Budapeŝto
Morto 10-an de septembro 1990 (1990-09-10) (64-jaraĝa)
en San-Diego
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigentokomponistomuzikdirektoro
vdr

Zoltán Rozsnyai[1] naskiĝis la 29-an de januaro 1926 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de septembro 1990 en San Diego (Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Zoltán Rozsnyai en aĝo de dek debutis kiel pianisto en koncerto. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1949. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, János Ferencsik, András Kórodi kaj Ernő Dohnányi. Post siaj studoj li dirigentis en Debrecen (laŭ alia informo li estis helpekzercisto de la Budapeŝta Ŝtata Operejo). En 1954 li revenis al sia naskiĝurbo kiel dirigento de la ŝtata koncertorkestro. Post 2 jaroj li atingis la duan lokon en dirigenta konkurso en Romo. Intertempe li edziĝis kaj 2 filinoj naskiĝis. Depost falo de la Hungara revolucio de 1956 la familio disidis al Vieno. Rozsnyai kune kun Iván Köves fondis simfonian orkestron el rifuĝintaj hungaroj, ili turneis kun sukcesoj, ekzemple en 1959 en Usono. Rozsnyai translokiĝis al Usono en 1961, en la sekva jaro li estis vicdirigento de Leonard Bernstein. En 1967 Rozsnyai estis elektita el 130 kandidatoj muzikdirektoro de orkestro en San Diego. En la sama urbo en 1987 li fondis internacian orkestron, kiun li dirigentis ĝismorte.

Fontoj redakti

Referencoj redakti