Zoran Milanović

Zoran Milanović (naskiĝinta la  30-an de oktobro 1966(nun 1966-10-30) en Zagrebo, do nun 53-aĝa) estas kroata juristo kaj politikisto. Post sia studado de juro en la universitato de Zagrebo li dungiĝis kiel oficisto en la ministerio pri eksteraj rilaroj de Kroatio. En 1998 li plenumis postdiploman studon pri eŭropa juro en Bruselo.

Zoran Milanović
Ĉefministro de Kroatio
Z milanovic.jpg
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de oktobro 1966(nun 1966-10-30)
en Zagrebo
Religio neniu (ateisto)
Etno Kroatoj [#]
Loĝloko Zagrebo [#]
Ŝtataneco KroatioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio [#]
Alma mater Faculty of Law of the University of Zagreb • Zagreba universitato [#]
Partio Socialdemokratia Partio de Kroatio
Subskribo Zoran Milanović
Familio
Edz(in)o Sanja Musić Milanović
Infanoj filoj Jakov kaj Marko
Profesio
Okupo politikisto [#]
ĉefministro de Kroatio
Dum decembro 2012 -
Antaŭulo Jadranka Kosor
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ekde la 2-a de junio 2007 li estas prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Kroatio (kroate Socijaldemokratska Partija Hrvatske, SDP). En la parlamenta baloto de 2007 li elektiĝis membro de la parlamento de Kroatio, nomata Sabor.

En la parlamenta baloto de decembro 2011 li estis pinta kandidato de sia partio, kiu konkuri en la balota alianco Kukuriku. Post kiam la alianco akiris plimulton de ĉiuj voĉoj kaj sekve ankaŭ plimulton de la parlamentaj seĝoj, li la 23-an de decembro 2011 kiel posteulo de Jadranka Kosor elektiĝis ĉefministro de Kroatio.