Zsolt Kajcsos

hungara fizikisto

Zsolt Kajcsos [ĵolt kajĉoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kajcsos Zsolt estis hungara fizikisto.

Zsolt Kajcsos
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1946 (1946-09-09)
en Szombathely
Morto 27-an de julio 2011 (2011-07-27) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1970) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsolt Kajcsos[1] naskiĝis la  9-an de septembro 1946(nun 1946-09-09) en Szombathely, li mortis la 27-an de julio 2011 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Zsolt Kajcsos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1965, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970. Post la diplomo li laboris en akademia instituto ĝis 1995, poste li restis tie kiel konsilisto ĝis sia morto. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en la universitato kaj kandidatiĝis en 1984, li doktoriĝis en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Tamen interrompe li esploris plurfoje kelkajn jarojn en Germanio kaj en 2002 li prelegis en Universitato de Koimbro. Liaj ĉeftemoj estis la pozitronoj kaj amorfaj alojoj. Li edziĝis en 1972, post 7 jaroj filino naskiĝis. Li ricevis 2 premiojn en 1990 kaj 2011, ankaŭ germanan stipendion en 1993.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Pozitron-annihiláció kondenzált rendszerekben. (disertaĵo, 1983)
  • Lehetőségek és korlátok az eseményszámláláson alapuló spektroszkópiai módszerekben: a pozitron- annihiláció és a Mössbauer-effektus nemkonvencionális alkalmazásai. (disertaĵo, 1994)
  • Competitive Positron and Positronium Trapping in Porous Media. (kunaŭtoro, 2007)
  • Preliminary Positron Lifetime Results on Free-Volumes in Cyclodextrins. (kunaŭtoro, 2011)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti