Zsuzsa Rózsa

hungara kemiisto, farmaciisto

Zsuzsa Rózsa [ĵuĵa rOĵa], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rózsa Zsuzsa, estis hungara farmaciisto, kemiisto.

Zsuzsa Rózsa
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1947 (1947-03-18)
en Kecskemét
Morto 1-an de marto 1988 (1988-03-01) (40-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
farmakologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsuzsa Rózsa[1] naskiĝis la  18-an de marto 1947(nun 1947-03-18) en Kecskemét, ŝi mortis la 1-an de marto 1988 (laŭ alia informo la 29-an de februaro 1988) en Szeged.

Biografio

redakti

Zsuzsa Rózsa maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1965, poste ŝi laboris jaron en farmacia centro, pli poste ŝi akiris duspecajn farmakologiajn diplomojn en Medicina Universitato de Szeged en 1971 kaj 1973. Post la unua diplomo ŝi praktikadis en la universitata instituto, inter 1974–1979 ŝi estis jam asistanto, poste lektoro, ekde 1983 ĝis sia frua morto docento. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, en la sekva jaro ŝi esploris en Moskvo, en Aberdeen kaj Nottingham en la jaroj 1982 kaj 1983, postmorte ŝi doktoriĝis. Li faris precipe strukturon, izoladon kaj sintezon de la alkaloidoj.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • 1-Hydroxy-N-methylacridon, ein ungewöhnlich substituertes Acridin-Alkaloid aus Ruta graveolens. (kunaŭtoro, 1971)
  • Akridonvázas alkaloidok a Ruta graveolens L. gyökeréből. (disertaĵo, 1972)
  • Akridonvázas alkaloidok izolálása és szerkezetvizsgálata. (disertaĵo, 1977)
  • New Alkaloids from Haplophyllum glabrinum. (kunaŭtoro, 1987)
  • Új, természetes eredetű vegyületek izolálása és szerkezetvizsgálata. (disertaĵo, 1988)
  • New Sesquiterpene Esters and Alkaloids from Euonymus japonicus: The Ejap Series. X-Ray Molecular Structures of Ejap-2, -3, -4, -5, -6 and -10. (kunaŭtoro, 1989)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti