Zsuzsa Schaff
Zsuzsa Schaff [ĵuĵa ŝaf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schaff Zsuzsa estis hungara kuracisto, patologo, onkologo, profesoro, membro (korespondanta de 2010, ordinara de 2016) de Hungara Scienca Akademio.
Zsuzsa Schaff | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schaff Zsuzsanna |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1943 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de novembro 2023 (80-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis - medicino (1961–1967) Pálné Veres High School (en) (–1961) |
Okupo | |
Okupo | patologo universitata instruisto akademiano |
Zsuzsa Schaff [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1943 en Budapeŝto kaj mortis la 16-an de novembro 2023.
Biografio
redaktiZsuzsa Schaff ricevis diplomon en medicina universitato en Budapeŝto en 1967. Komence ŝi laboris en ambulanco, poste en hospitalo por infanoj, fine en patologia instituto. Baldaŭe ŝi ankaŭ instruis. En la 1970-aj jaroj ŝi ofte studvojaĝis al Francio kaj Usono. Ŝi doktoriĝis antaŭ la akademio en 1987, en la sekva jaro ŝi profesoriĝis. En 1991 ŝi plulernis en Usono. Ŝi esploris plej ofte la kanceron. Ŝi ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1968-2007.
Verkaro (elekto)
redakti- Histopathological Examination of Liver Biopsies (1976)
- Patológia 1-2. (2004)