Zsuzsa Szikra
Zsuzsa Szikra [ĵuĵa sikra], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szikra Zsuzsa estas hungara pentristo, ilustristo. Ŝia persona nomvarianto estas Zsuzsanna [ĵuĵana].
Zsuzsa Szikra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1951 (73-jaraĝa) en Marcali |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1973–1978) ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto ![]() |
Zsuzsa Szikra [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1951 en Marcali.
Biografio
redaktiZsuzsa Szikra komence lernis pentradon hejme de ŝia patro. Ŝi frekventis belartan gimnazion en Pécs, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1977. Ŝia ĉefinstruisto estis Simon Sarkantyu. En la sekva lernojaro ŝi studis en la majstrokurso. Ŝi studvojaĝis al Grekio (1982), Parizo, Romo, Venecio (1977), Leningrado (1976), Madrido (1980), Londono (1986). Ekde 1989 ŝi okupiĝas ankaŭ pri libroilustraĵoj. Ŝi vivas parte en Budapeŝto, parte en Nederlando. Ŝi pentradas plej ofte aĵpentraĵojn kaj pejzaĝojn.
El solaj ekspozicioj
redakti- Nagykanizsa (1985)
- Budapeŝto (1985, 1988)
- Marcali (1987)
- Fonyód (1997)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Salgótarján (1978)
- Szentendre (1980)
- Győr (1982)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Aĵpentraĵo kun flavaj floroj
- Aĵpentraĵo kun kruĉo
Elektitaj libroilustraĵoj
redakti- Sponselee, George: Zou 't beter zijn, 't zou niet deugen (1989)
- Timmermans, Peter: Een leven aan de Antwerpse haven (1996)
- Sponselee George: Frida, Een verhaal uit het Zeeuws-Vlaamse land (1992)
- Zsuzsa Szikra: Poetic Mind (2010)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2018-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio kun bildo
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-31. Alirita 2018-08-31.