Zsuzsanna Erdélyi
Zsuzsanna Erdélyi [ĵuĵana erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi Zsuzsanna estis hungara etnografo, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011). Ŝia geedziĝa nomo estis Dobozy Elemérné, ŝia avo estis János Erdélyi, ŝia filino estis Borbála Dobozy.
Zsuzsanna Erdélyi | |
---|---|
Zsuzsanna Erdélyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1921 en Komárno |
Morto | 13-an de februaro 2015 (94-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Annie Fischer Music School • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Pál Erdélyi |
Frat(in)o | Ilona T. Erdélyi |
Infano | Borbála Dobozy |
Okupo | |
Okupo | etnografo |

Zsuzsanna Erdélyi naskiĝis la 10-an de januaro 1921 en Komárno (Ĉeĥoslovakio)[1], ŝi mortis la 13-an de februaro 2015 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
Zsuzsanna Erdélyi apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, krome li studis pianadon en muziklernejo. Ŝi studis en la lernojaro en 1939 en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, poste ŝi akiris diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944 kaj 1945. Intertempe en 1943 ŝi studis en Romo helpe de stipendio. Inter 1944-1948 ŝi havis posteneton en ministerio, poste ŝi estis forigita. Ŝi edziniĝis en 1948. Inter 1953-1963 ŝi estis etnografo en la kulturministerio, inter 1964-1971 en la etnografia muzeo, inter 1971-1987 en Hungara Scienca Akademio. Ŝi pensiuliĝis en 1987, tamen ŝi laboris plu ĝis 1990 en filozofia instituto. Ŝi okupiĝis pri malnovaj popolaj preĝoj. Ŝi naskis 4 gefilojn inter 1949-1955. Ŝi ricevis premiojn inter 1983-2014, el kio elstaras premio Kossuth en 2001.
Elektitaj verkoj Redakti
- Sopron megyei virrasztóénekek (1956)
- Adatok a magyar népköltészet szimbolikájához (1961)
- Archaikus és középkori elemek népi szövegekben (1971)
- Későközépkori közköltészeti emlékek a hazai interetnikus-délszláv-szakrális hagyományban (1984)
- Modern szinkretizmus (1990)
- Maria mi kegyes Anyank...? (2006)
- "...századokon át paptalanúl...". Az archaikus népi imádságműfaj fogadtatástörténete (2011)
- Múltunk íratlan lírája. Az archaikus népi imádságműfaj háttérvilága (2015)