Omer Zulfu Livaneli (turke: Ömer Zülfü Livaneli, nask. la 20-an de junio 1946 en Ilgin, Konya) estas turka kantisto, komponisto, verkisto, poeto, filmreĝisoro, aktivisto pri homaj rajtoj kaj politikisto.

Zulfu Livaneli
Persona informo
Naskonomo Ömer Zülfü Livanelioğlu
Aliaj nomoj O. Z. Livaneli
Naskiĝo 20-an de junio 1946 (1946-06-20) (77-jaraĝa)
en Ilgın
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Alma mater TED Ankara College Foundation Schools
Okupo
Okupo komponistopolitikistofilmreĝisoro • poeto • kantistoverkistoscenaristo
TTT
Retejo http://www.livaneli.gen.tr/
vdr

Zulfyu Livaneli estas la gajninto de multaj turkaj kaj internaciaj premioj, liaj kantoj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Livaneli estas la aŭtoro de muziko por pli ol 300 kantoj kaj 30 filmoj. Liaj kantoj bazitaj sur la poemoj de Nazim Hikmet estas aparte popularaj en Turkio (lia albumo Nazim Türküsü estis ĉe la pinto de la turka furorlisto dum 48 semajnoj). Livaneli iĝis konata pro la invento de la tn. Özgün Müzik, gitar-bazita ĝenro en kombino de mola kantanta voĉo kun arabeska muziko kaj kamparaj melodioj. Li ankaŭ skribis muzikon por baleto kaj por 5 teatraj produktadoj.

Kiel verkisto, Livaneli kreis 14 verkojn de fikcio kaj ĵurnalismaj verkoj. Liajn Serenado por Nadia (2011), Leyla'nın Evi (La domo de Leyla) (2006) kaj Kardeşimin Hikayesi (La Rakonto de Mia Frato) (2013) estis tradukitaj al 37 lingvoj kaj gajnis multajn turkajn kaj internaciajn literaturajn premiojn. Livaneli ankaŭ verkis politikan sciencan libron, titolitan "Inter la aroganteco de la Okcidento kaj la Nescio de la Oriento", publikigita en la turka en 2019[1].

Kiel filmreĝisoro, li reĝisoris 3 filmojn. Gajninto de la Ora Palmo de la Mediteranea Filmfestivalo en Valencio (1989) kaj la Ora Antilopo de la Filmfestivalo en Montpellier (Francio). La sveda-turka-germana filmo Livaneli Fog (1988), surbaze de la samnoma romano verkita de li, estis nomumita por la titolo de Plej bona eŭropa filmo.

Ekde 1996 li ricevis la titolon de Unesko-ambasadoro de bonvolo por ĝia programo kulturo por paco "en rekono de liaj kontribuoj al mondpaco en la lokoj de muziko kaj literaturo"[1]. Li rezignis sian rolon ĉe Unesko en protesto kontraŭ la damaĝo farita de turkaj aŭtoritatoj al la kurda urbo Diyarbakir, en kiu la militistaro detruis partojn de la malnova urbo kiuj estas listigitaj kiel monda heredaĵo de Unesko[2].

En 2002-2007 Livaneli estis membro de la turka parlamento, membro de la Respublikana Popola Partio, kiun li tamen forlasis pro ĝia "nedemokrata kaj aŭtoritatema politika sistemo".

Livaneli estas vegetarano. Ekzistas kultura centro kiu portas lian nomon en Ankaro kaj Istanbulo. En tiu lasta urbo ankaŭ ekzistas muzeo pri li[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Retejo de Zulfyu Livaneli: [1]