Ágost Lechner [Agoŝt leĥner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ágost Lechner estis hungara juristo, profesoro. Lia frato estis Lajos Lechner. Lia baptonomo foje aperis en formo Ágoston.

Ágost Lechner
Ágost Lechner 1901
Ágost Lechner 1901
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1834 (1834-11-01)
en Buda
Morto 27-an de februaro 1901 (1901-02-27) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo jurosciencisto • lektoroverkisto
vdr

Ágost Lechner [1] naskiĝis la 1-an de novembro 1834 en Buda. Li mortis la 27-an de februaro 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ágost Lechner frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Budapeŝto kaj Vieno. Li akiris diplomon en 1855. Inter 1856 kaj 1861 li estis vicprofesoro en jura akademio en Pozsony, poste li estis nomumita eksterordinara profesoro, en 1865 ordinara profesoro kaj li instruis statistikon. Ekde 1867 li instruis juron kaj financon. En 1869 li instruis jam en Universitato de Pest kiel publika ordinara profesoro. En la studjaro 1873 li estis dekano, en 1885 rektoro. En 1893 li membriĝis en senato.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Tételek az összes jog- és államtudományokból (1865)
  • Pénzügyigazgatósági jogi jegyzet (1887-88, 1889) - studenta lernolibro
  • Magyar közjog (1887, la 9-a eldono en 1899)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti