Lajos Lechner [lajoŝ leĥner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lechner Lajos estis hungara inĝeniero, arkitekto, depost inundo de la Tiso (1879) li estis ĉefarkitekto (urbanizisto) de la rekonstruo en Szeged. Lia frato estis Ágost Lechner.

Lajos Lechner
Reliefo pri Lajos Lechner

Lajos Lechner [1][rompita ligilo] naskiĝis la 8-an de februaro 1833 en Buda. Li mortis la 18-an de novembro 1897 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Lechner frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Pest (urbo), sed en la frua 1849 li batalis por la Hungara revolucio de 1848. Post falo de la revolucio li laboris en laborejo en urbo Pest, ekde 1854 li studis en Teknikuniversitato József. Post la inĝeniera diplomo li havis arkitektan postenon en municipo de Buda. Inter 1865 kaj 1870 li laboris en kanalizado de Bodrog kaj ties flankoriveroj, poste li studvojaĝis en Eŭropo. Hejmenveninta li estis nomumita ĉefarkitekto de la planata unuigota urbo Budapeŝto, li planis bulvardon kaj avenuon. En 1879 li gvidis rekonstruadon de Szeged post la inundo. Ekde 1885 li partoprenis en konstruado de Parlamentejo (Budapeŝto). Lia plej signifa premio estis la Honora legio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Egészséges építkezés városokban és községekben (1885)
  • Szeged újjáépítése (Rekonstruo de Szeged), (1891)
  • Egészséges építkezés városokban és községekben (1892)

Memorigiloj redakti

  • premio "Lechner Lajos"
  • arkitekta centro "Lechner Lajos"
  • reliefo en Szeged

Fontoj redakti