Áron Őze
Áron ŐZE, laŭ hungarlingve kutima nomordo Őze Áron estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia patro estis Lajos Őze.
Biografio
redaktiÁron Őze frekventis mezlernejon pri lignaĵoj en sia naskiĝurbo, kie li fondis amatoran aktoran trupon. Li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1993, lia ĉefinstruisto estis István Iglódi. Jam en 1992 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1998 kaj 2001 li ne ligiĝis al trupo, sed poste li aliĝis al Teatro Magyar. Ekde 2002 li instruas en studio de Teatro Magyar, ekde 2006 li ankaŭ reĝisoradas. Inter 2010-2014 li estis teatrestro de Teatro Magyar. Ekde 2015 li apartenis al pli malgranda teatro, sed en la sekva jaro li estis nomumita teatrestro de teatreto de Dunaújváros. Laŭokaze li aktoradis kaj reĝisoradis ankaŭ en aliaj teatroj. Li ricevis plurajn teatrajn premiojn inter 1995-2014. Li vivas kune kun aktorino, kiu naskis 2 filojn.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - Fortinbras; aktorreĝino
- Reĝo Lear - stultulo
- Romeo kaj Julieta - Escalus
- Makbeto - Malcolm
- Otelo - Rodrigo
- Somermeznokta sonĝo - Puck; Lysander
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj); adepto
- József Katona: Bánk bán - banuso Petur
- Molière: Tartufo - titolrolo
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Szédülés’‘ (1989)
- ‘‘Fűrészporos mesék’‘ (1997)
- ‘‘Sorstalanság’‘ (2005)
- ‘‘A föld szeretője’‘ (2010)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- ‘‘A zöld torony’‘ (1985)
- ‘‘Öregberény’‘ (1994)
- ‘‘A két Bolyai’‘ (2006)
- Farkasasszony (2015)
Elektitaj reĝisoraĵoj
redakti- Dénes Csengey: A cella - Magister Villon nem adja meg magát (2006) debuta reĝisoraĵo
- István Örkény: Macskajáték (2008)
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac (2009)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Sean Astin, Gael García Bernal kaj aliaj [2]