Árpád Abonyi (kemiisto)

hungara kemiisto, sportisto

Árpád Abonyi [abonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abonyi Árpád estis hungara kemiisto, naĝisto, akvopilkisto.

Árpád Abonyi (kemiisto)
Persona informo
Naskiĝo 1889
en  Hungara reĝlando  Aŭstrio-Hungario Komárom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1911) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
naĝisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Árpád Abonyi[1] naskiĝis en 1889 en Komárom (Hungara reĝlando, nuntempe Komárno en Slovakio), lia morto ne estas konata.

Biografio

redakti

Árpád Abonyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1907, poste li akiris kemiistan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1911. Li estis kemiisto en sia naskiĝurbo, pli poste inĝeniero en Pozono en uzino pri kabloj. Liaj postaj datenoj ne estas konataj.

Sporta kariero

redakti

Árpád Abonyi komencis sportadi jam dum la gimnaziaj jaroj loke. Dum la studentaj jaroj li estis naĝisto kaj akvopilkisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono trifoje en akvopilkado (1910-1912), krome unufoje en dorsonaĝo. Dum la 1-a mondmilito lia sporta kariero finiĝis.

Lia artikolo

redakti
  • Hány diffúzőrőn halad át a battériába betóduló víz, amíg mint nyers lé a mérőedénybe kerül? (1912)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti