Ägidius Zsifkovics

aŭstra pastro

Ägidius Johann ZSIFKOVICS [ĵifkoviĉ], kroate Egidije Ivan Živković (naskiĝis la 16-an de aprilo 1963 en Güssing, Burgenlando) estas aŭstra romkatolika episkopo. Lia diocezo estas Eisenstadt (hungare Kismarton, kroate Željezno).

Ägidius Zsifkovics
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1963 (1963-04-16) (61-jaraĝa)
en Güssing
Religio katolika eklezio vd
Etno Burgenland Croats vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato vd
Ordino 1987
Konsekrado 2010
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Eisenstadt vd
episkopo de Eisenstadt
Dum 2010-
Antaŭulo Paul Iby
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lia episkopa moŝto Ägidius Zsifkovics en 2016

Vivo redakti

Zsifkovics pasigis la junajn jarojn en Hackerberg/paroĥujo Stinatz en suda Burgenlando apartenante al la malplimulto de burgenlandaj kroatoj. Post la abiturienta ekzameno trapasita en Mattersburg li studis en Vieno (li ankaŭ loĝis en la porpastra seminario de burgenlandanoj) kaj Zagrebo. Post ordinado sacerdota en la 29.6.1987 en Eisenstadt li sekretariis por episkopo Stephan László. Ekde 1988 li studis kanonan juron ĉe la Pontifika Gregoria Universitato kie li doktoriĝis en 1992 pri jurhistoria temo koncerne la leĝarfaradon ene de la diocezo eisenstadt-a. Post tio li ekestris la episkopan administradejon en Eisenstadt kaj vicestradis en la germanlingva Instituto Santa Maria dell'Anima en Romo.

Ekde 1999 Zsifkovics estis, laŭ propono de la tiama episkoparestro kaj kardinalo viena Christoph Schönborn, generalsekretario episkopara. Paralele li paroĥestris en la nordburgendlanda paroĥujo Wulkaprodersdorf, prizorgis la kroatlingvanojn katolikajn en la diocezo kaj ĉefredaktis la ekezian organon.

En julio 2010 papo Benedikto la 16-a nomis lin posteulo de episkopo Paul Iby.[1] La konsekrado okazis en la 25.9.2010 en la Marteno-katedralo en Eisenstadt.

Agadoj redakti

Ekde 1992 Zsifkovics estas membro de la pastra konsilantaro kaj ekde 1993 de la personara komisio de la eisenstadt-a episkoplando. Okaze de lia episkopiĝo li substrekis sian volon je kunlaboro samnivela kun ĉiuj kaj je perfektigo de la kunvivo de ĉiuj kvar etniaj grupoj en la federacia lando (germanlingvanoj, kroatoj, hungaroj, romaoj).[2] Inter la eŭropaj episkopoj Zsifkovics responsas ankaŭ pri la refuĝintaj aferoj (COMECE).[3]

Honoroj redakti

  • 1997 - Wirklicher Konsistorialrat
  • 2000 - Päpstlicher Ehrenkaplan (monsinjoriĝo)
  • 2009 - Großes Ehrenzeichen des Landes Burgenland (granda meritsigno de Burgenlando)
  • 2014 - ekmembriĝo en la Fratio de Santa Maria dell’Anima
  • 2015 - honorcivitaneco de Eisenstadt[4]

Verkoj redakti

  • Ägidius Zsifkovics: 150 Jahre Österreichische Bischofskonferenz 1849–1999. Dokumentation. NORKA, Klosterneuburg 1999, ISBN 3-850-50025-X

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti