Éva Ihász-Kovács

Éva Ihász-Kovács [ihAs-kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ihász-Kovács Éva estis hungara poeto, verkisto, kemiisto.

Éva Ihász-Kovács
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1930 (1930-05-16)
Morto 8-an de junio 2013 (2013-06-08) (83-jaraĝa)
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Éva Ihász-Kovács [1] naskiĝis la 16-an de majo 1930 en Székesfehérvár, ŝi mortis la 8-an de junio 2013 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Éva Ihász-Kovács lernis en Pápa, Székesfehérvár, Balatonfüred, Budapeŝto kaj Veszprém (urbo). Ŝi komencis kontribui jam dum la gimnaziaj jaroj, eĉ ŝi ricevis premion. Post siaj studoj ŝi laboris kiel kemiisto, sed ŝi suferis kemian akcidenton, tial poste ŝi okupiĝis nur pri literaturo. En la komenca periodo ŝi lernis de Sándor Márai kaj Lajos Kassák. Inter 1970 kaj 1979 ŝi gvidis kulturan vivon de 5 vilaĝoj en Somogy. Ŝi fondis literaturajn revuon kaj rondon. Ŝi ricevis diversajn literaturajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Délutáni jegyzet1970
  • Viszem tovább 1983 – debuta poemaro
  • Apokrif deklamáció 1995
  • Szerelem mágusai2006
  • Búcsú – sosem volt – Ithakámtól (2011–2012) - memorvolumo

Fontoj redakti