Ödön Both
Ödön Both [odon bot], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Both Ödön estis hungara jurhistoriisto, altlerneja instruisto.
Ödön Both | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1924 en Cibakháza |
Morto | 26-an de aprilo 1985 (61-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1949) ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto de juro universitata instruisto ![]() |
Ödön Both[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1924 en Cibakháza, li mortis la 27-an de aprilo 1985 en Szeged.
Biografio
redaktiÖdön Both maturiĝis en gimnazio en Szeged en 1942, poste li estis oficisto en la sama urbo. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1949, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto, poste lektoro (1957–1965), fine docento kaj katedrestro (1965–1984) en la universitato. Intertempe li kandidatiĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estis la gazetara libereco kaj evoluo de puna juro en Szeged. Li edziĝis en 1947, lia edzino naskis 3 gefilojn en 1948, 1950 kaj 1955. Li ricevis premion en 1974.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Küzdelem a sajtószabadságért Magyarországon. 1790–1795. (1953)
- Szeged város büntetőbíráskodása 1848-ban. (1958)
- A beszámítást kizáró és a büntetést megszüntető okok Szeged város reformkori büntetőjogában. 1790–1848. (monografio kaj disertaĵo, 1963)
- A struptum violentum a kései magyar büntetőjogban. 1790–1848. (1977)
- Egyetemes állam- és jogtörténet. (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1984)
- Fejezetek a nyugat-európai állam- és jogtörténet köréből. (1995)