Čata, hungare Csata (en ambaŭ lingvoj ĉata) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Čata
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 935 63
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 085  (2021) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 57′ N, 18° 39′ O (mapo)47.951218.6485Koordinatoj: 47° 57′ N, 18° 39′ O (mapo) [+]
Alto 132 m [+]
Areo 14,77 km² (1 477 ha) [+]
Čata (Slovakio)
Čata (Slovakio)
DEC
Čata
Čata
Situo de Čata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Čata [+]
vdr

Ne miskomprenu kun vilaĝo Čaka situanta en la sama distrikto!

Situo redakti

Čata situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Želiezovce-Štúrovo, fine estas fervojo al Šahy. Levice troviĝas 35 km-ojn for.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1386 en formo "Chatha", tiam la kampoj apartenis al diversaj klostroj. Akvomuelejo funkciis en 1715 laŭ la rivero. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, vinkulturo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1776 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Okazis incendio en 1928. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1207 da homoj (828 hungaroj kaj 329 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Csata naskiĝis hungara aktoro Zsófia Csatai.