Ĉop

urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Čop)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ĉop (stacidomo).

Ĉop (ukraine Чоп [ĉop], slovake Čop, hungare Csap) estas urbo kun distriktrajto en Ukraino en Transkarpata provinco.

Ĉop
ukraine Чоп, rutene: Чоп, slovake Čop, hungare Csap
urbo
Stacidomo en Ĉop
Oficiala nomo: Чоп
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Berehova distrikto
Historia regiono Karpata Rutenio
Najbaras kun Čierna nad Tisou (Slovakio)
Rivero Tiso
Situo Ĉop
 - koordinatoj 48° 25′ 51″ N 22° 12′ 43″ O / 48.43083 °N, 22.21194 °O / 48.43083; 22.21194 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 107 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 102 m s. m.
Areo 6,19 km² (619 ha)
Loĝantaro 8 765 (2007)
Denseco 1 415,99 loĝ./km²
Fondita 1281
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 89500-89509
Telefona antaŭkodo +380 3137
KOATUU 2111000000
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Chop, Ukraine
Retpaĝo: chop.org.ua/

Geografio redakti

Ĉop situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (rivero Latorica preterfluas), en plej okcidente en Ukraino ĉe la ukraina-hungara-slovaka limotriopo. Ĝi estas trafika centro havanta ponton tra Tiso. Fervojo estas al Slovakio, Hungario, al Uĵhorodo, al Mukaĉeve kaj al Berehove, ĉefvojo al la menciitaj direktoj escepte Slovakion.

Historio redakti

La nomo devenis el hungara familia nomo dum la mezepoko, ili havis tie la kampojn. Post disfalo de Hungara reĝlando la regiono apartenis al Transilvanio. Fine de la 19-a jarcento la regionaj fervojoj ekfunkciis. En 1919 la ĉeĥa armeo okupis la vilaĝon, poste la tiama hungara "Ruĝa Armeo" post longaj bataloj reokupis ĝin. En 1920 oni kreis la novajn ŝtatlimojn. Ĉeĥoslovakio pretendis rektan fervojan interligon al Rumanio, tial Košice-Máramarossziget fervojo aldoniĝis al Ĉeĥoslovakio. Tial Ĉop iĝis limpasejo. Inter 1938-1944 la vilaĝo denove apartenis al Hungario. Fine la Ruĝa Armeo post monata sieĝo okupis ĝin. La hungareco devis iri al trudlaboro, plejparte dume ili mortis. La regiono apartenis al Sovetunio, Ĉop ricevis la rangojn urbotipa komunumo en 1945, urbo en 1957, dume en 1948 kolĥozo formiĝis. Ekde 1991 ĝi estas urbo en Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas preĝejoj katolika el 1903, kalvinana el 1996, fine la stacidomo.

Famuloj redakti

En Ĉop naskiĝis:

Ĝemelurboj redakti

 
Katolika preĝejo en Ĉop