István Csernicskó

hungara lingvisto

István Csernicskó [iŝtvAn ĉerniĉkO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csernicskó István, ruse Черничко, Степан Степанович [ĉerniĉko, stepan stepanoviĉ] estas hungara lingvisto, filologo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

István Csernicskó
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1973 (1973-01-14) (51-jaraĝa)
en Ĉop
Lingvoj ukrainahungararusaangla
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Alma mater Uzhhorod National University
Okupo
Okupo filologo • universitata instruisto
vdr

István Csernicskó[1] naskiĝis la  14-an de januaro 1973(nun 1973-01-14) en Ĉop (Sovetunio, nun en Ukrainio).

Biografio redakti

István Csernicskó apartenis al la hungara minoritato en Sovetunio, respektive Ukrainio. Li maturiĝis en hungarlingva mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1990, poste li akiris pedagogian diplomon en en: Uzhhorod National University en 1995. Post la diplomo li instruis en vilaĝo Serne, sed li plulernis ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1997 li iĝis instruisto en ĵus fondita privata hungara altlernejo hu:II. Rákóczi Ferenc Kárpátaljai Magyar Főiskola, kie li estis vicrektoro inter 2001–2014, poste gvidanto de esplorcentro, en 2018 li estis levita profesoro, ekde 2020 rektoro. Li instruis ankaŭ en Universitato de Panonio ekde 2014. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en 2001 en Universitato Loránd Eötvös, lia habilitiĝo okazis en 2012 same tie. Li kandidatiĝis (CSc) en 2009, li doktoriĝis (DSc) en 2017 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis stipendion inter 1999–2001, premiojn inter 2003-2021.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar nyelv Ukrajnában (Kárpátalján) (libro, 1998)
  • Államok, nyelvek, államnyelvek (monografio, 2013)
  • The Linguistic Human Rights Plight of Hungarians in Ukraine (kunaŭtoro, 2022)

Fontoj redakti

Referencoj redakti