Jacetania

(Alidirektita el Ĥazetanio)

Jacetania (en la aragona lingvo: Chazetania) estas unu el la 33 komarkoj de la historia hispana regiono Aragono, kiu situas en la hispanaj Pireneoj.

Jacetania en Aragono.

Ĉi tiu komarko havas proksimume 18 664 enloĝantojn kaj ĝia ĉefurbo estas Jaca de kies nomo devenas la loknomo Jacetania.

Geografio redakti

Oficiale agnoskita en 2002, ĝi estas la plej nordokcidenta komarko de Aragono kaj enhavas 20 municipojn, dividitajn inter la provincoj Huesca (16 municipoj) kaj Zaragozo (4 municipoj). La municipoj de la komarko Jacetania, kiuj apartenas al provinco Huesca estas jenaj:

 

La municipoj de Jacetania, kiuj apartenas al provinco Zaragozo estas jenaj:

Teritorio redakti

La komarko Jacetania limas kun Francio (departamento "Pyrénées-Atlantiques") en la nordo, Navaro en la okcidento, kaj la aragonaj komarkooj Cinco Villas, Hoya de Huesca kaj Alto Gállego en la sudo kaj oriento. [1]

Ĝi estas ĉefe montara teritorio, inter la norda ĉeno de la Pireneaj montaroj ("Collarada", kun siaj 2886 m, estas la plej alta pinto de la komarko) kaj la suda parto de la unuaj antaŭ-Pireneaj spronoj.

Rivervalo "Canal de Berdún" (samnoma kun municipo Canal de Berdún) disvolviĝas inter la du montaraj sistemoj, formitaj de la rivero Aragono (el kiu komenciĝis la historio, same kiel la nomo, unue de la graflando kaj poste de la reĝlando de Aragono) kaj ĝiaj alfluantoj, kie staras la komarka ĉefurbo Jaca, kiu enhavas en la jaro 2010 proksimume 72% de la tuta komarka populacio (13,374 loĝantoj el totalo de 18,664).

Klimato redakti

La komarko Jacetania ricevas moderajn oceanajn influojn (kiuj venas de la Biskaja Golfo) kaj mediteraneajn influojn (de la proksima Ebro-valo), la klimato de la komarko estas karakteriza por la Pirenea sistemo, kun ĝenerale malvarmaj vintroj (malmolaj super 1000-1200 m) kaj someroj mildaj (freŝa super 1000–1200 m). La temperaturo tendencas malpliiĝi kun la alteco, dum pluvokvanto, kiu en la vintra sezono ofte prenas neĝan naturon, estas pli abunda en la altaj kaj mezaj montaraj regionoj ol en la internaj valoj.

Historio redakti

En la teritorio de Jacetania loĝis dum la prahistoria epoko la "iakketani" (jacetanoj), kiuj estis homoj de necerta origino sed iberigita. Ĉi tiu teritorio estis konkerita de Marco Porcio Cato en 195-194 antaŭ Kristo.

Ĝi poste spertis profundan procezon de Romanigo, kaj travivis relativan ekonomian prosperon en la malfrua Respublikana Aĝo kaj en la unuaj jarcentoj de la Empiro. Malkreskinta post la barbaraj invadoj, ĝi estis okupita fare de la visigotoj, poste ĝi suferis la regadon de la Omajadaj emiroj de Al-Andalus, kiuj post tributaj pagoj respektis ĝiajn teritorian integrecon kaj liberecojn (8-a jarcento).

La frua kristana sendependa teritorio restis baldaŭ sub kontrolo de la karolingaj suverenoj (9-a jarcento), poste de la reĝoj de Navaro, ĝi formis la originan kernon unue de la antikva graflando kaj poste de reĝlando Aragono (ekde 1035), kiu havis la urbon Jaca kiel sia unua ĉefurbo. Ĝi poste sekvis la riĉaĵojn de la Krono de Aragono kaj la Regno de Hispanio.

Monumentoj redakti

Kiel pruvo de sia glora pasinteco, la teritorio de Jacetania enhavas kelkajn arkitekturajn trezorojn, kiel jenaj:

  • Monaĥejo "San Juan de la Peña" (Sankta Johano ĉe la Rokego) kie, laŭ tradicio, la Sankta Gralo estis konservita en la Mezepoko.
  • Preĝejo "San Caprasio" (Sankta Kaprasio), laŭ Lombarda Romaniko, en Santa Cruz de la Serós.
  • Monaĥejo "San Pedro de Siresa" (Sankta Petro el Siresa) en la Valo de Hecho (Echo en la aragona)
  • Katedralo "San Pedro" (Sankta Petro) en Jaca, konsiderita inter la plej malnovaj en Hispanio.

Kiel limteritorio kun Francio, la komarko Jacetania havis gravan strategian funkcion en la moderna epoko. Ankoraŭ hodiaŭ oni povas admiri kelkajn fortikaĵojn konstruitajn inter la 16-a kaj 19-a jarcento:

  • "Torre de fusileros" (fuzilista turo) en Canfranc
  • "Fuerte Rapitán" (fortikaĵo Rapitán) apud Jaca
  • "La Ciudadela" en Jaca. Ĉi-lasta estas impona fortikaĵo, en perfekta stato, konstruita de Filipo la 2-a kiel kontraŭ-franca funkcio. La dezajno kaj konstruo estis konfiditaj al unu el la plej elstaraj armeaj arkitekturekspertoj de la tempo, la itala Tiburzio Spannocchi.

Municipoj kaj dependaj lokoj redakti

Jen sekve listeto, laŭ alfabeta ordo, de la municipoj de Jacetania, kune kun ĝiaj dependaj urbetoj kaj vilaĝoj: [2]

AÍSA - (Huesca) --- Candanchú -- Esposa -- Sinués

ANSÓ - (Huesca)

ARAGÜÉS DEL PUERTO - (Huesca)

ARTIEDA - (Zaragozo)

BAILO - (Huesca) --- Alastuey -- Arbués -- Arrés -- Larués -- Paternoy

BORAU - (Huesca)

CANAL DE BERDÚN - (Huesca) --- Berdún -- Biniés -- Majones -- Martes -- Villarreal de la Canal

CANFRANC - (Huesca) --- Canfranc-estación

CASTIELLO DE JACA - (Huesca) --- Aratorés

JACA -- (provinco Huesca)



JASA - (Huesca)

MIANOS - (Zaragozo)

PUENTE LA REINA DE JACA - (Huesca) --- Javierregay -- Santa Engracia de Jaca

SALVATIERRA DE ESCA - (Zaragozo) --- Lorbés

SANTA CILIA - (Huesca) --- Somanés

SANTA CRUZ DE LA SERÓS - (Huesca) --- Binacua

SIGÜÉS - (Zaragozo) --- Asso-Veral -- Escó -- Tiermas

VALLE DE HECHO - (Huesca) --- Embún -- Hecho -- Santa Lucía -- Siresa -- Urdués

VILLANÚA - (Huesca)

Lokoj senhomaj redakti

Jen sekve kreskonta listeto pri senhomaj lokoj el la aragona komarko Jacetania (inter krampoj estas la nomo de la municipo, al kiuj ili apartenas):

Festoj redakti

La ĉefa festo estas "Santa Orosia" (Sankta Eurosia), patronino de la komarko, kiu festas la 25-an de junio.

Teritorio kaj enloĝantoj redakti

La komarko Jacetania havas areon de 1.858 km² kaj enhavas proksimume 17.600 enloĝantojn. Preskaŭ la tri kvaronoj de ĉiuj (73%) loĝas en Jaca, kiu estas la ĉefurbo de tiu ĉi komarko.

Estas menciinde redakti

La Pireneoj reprezentas unu el la plej belaj, riĉaj kaj interesaj naturaj spacoj, privilegia teritorio por praktiki sportojn vintre kaj somere. Ĝi ankaŭ estas vojaĝo tra historio kaj heredaĵo, de la unuaj prahistoriaj setlantoj ĝis la nuntempo, tra artaj epokoj kiel romaniko, gotiko kaj baroko. Niaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj nuntempe havas ilian antauan etoson, la montan arkitekturon kaj la festajn tradiciojn, valoran heredaĵon de la pirenea kulturo. [3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Komarko Jacetania. [4]
  • Aragona komarko Jacetania. [5]