Ĥeda (urbo)
Ĥeda, laŭ guĝarata lingvo ખેડા, laŭ hindia lingvo खेड़ा (ankaŭ konata kiel Kaira) estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en distrikto de Kheda, kie ĝi estis la iama sidejo. La loknomo devenis el la sanskrita lingvo.
Ĥeda | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 387411 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 45′ N, 72° 41′ O (mapo)22.7572.68Koordinatoj: 22° 45′ N, 72° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 21 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
Ĥeda havis populacion de 102 587 en 2011 kun legopovo de 70%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio redakti
Ĥeda situas sur ebenaĵo laŭ rivero en alteco 21 m. Nadiad troviĝas 18, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 31, Anand 35, Ĥambat 48, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 53, Vadodara 71, Godhra 94, Mumbajo 421, tutlanda ĉefurbo Delhio 796, Kolkato 1609 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
En malnovaj tekstoj Ĥeda estis menciita kiel Ĥetaka. Ĝi estis fondita en la 5-a jarcento. Post pluraj regnoj la britoj regis inter 1803-1947. Ili establis en la komunumo grandan armean stacion. Ĝis 1830 Ĥeda estis sidejo, poste prestiĝo de la urbo malpliiĝis. Dum malsatkatastrofo en 1919 Mohandas Karamchand Gandhi tie komencis kampanjon kontraŭ subprema impostado de la britoj. Tio estis Ĥeda Satjagraha de 1918.
Ekonomio redakti
Ĥeda estas la plej granda tabakproduktanto de la subŝtato.
Lingvoj redakti
En Ĥeda la oficialaj lingvoj estas la guĝarata la hindia kaj la angla lingvoj.
Religioj redakti
En Ĥeda plejparto de la populacio estas hinduoj (preskaŭ 69%), krome muslimoj (ĉirkaŭ 27%), iomete aliaj.
Klimato redakti
Ĥeda havas mildajn vintrojn kaj tre varmajn somerojn. Jare pluvas inter 700-1200 mm.
Trafiko redakti
Ĥeda ne havas fervojan kontakton. 9 vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ahmedabado.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans